Ernst Röhm
El Vikipedio
Ernst Julius Röhm (1887-1934) estis germana nacisocialisto.
Li estris dum longa tempo la Sturmabteilung (SA), la milican parton de la NSDAP de Adolf Hitler.
En junio 1934 Hitler murdigis Röhm, asertante (malprave) ke Röhm volis puĉi. SA estis senpotencigita favore al SS, kiun estris Heinrich Himmler.