Grenoble
El Vikipedio
Grenoble estas la administra centro de la franca departemento Isère kaj Dauphiné kaj kiu situas en sudorienta Francio ĉe la kruciĝo de riveroj Isère kaj Drac ĉ. 200 kilometrojn sude de Ĝenevo, 100 kilometrojn sud-oriente de Lyon kaj 350 kilometrojn norde de Côte d'Azur. La urbo situas ĉ. 213 m super la marnivelo, en la valo Grésivaudan. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas en proksimo de kelkaj kilometroj la alpaj montopintoj kun alto de kelkfoje super 3000 m; ili apartenas al la montomasivoj Vercors, Belledonne kaj Chartreuse, kiuj estas plilongiĝoj de la Alpoj. Aliaj proksimaj valoj kaj altaj ebenaĵoj estas Oisans, Matheysine, Trièves. Grenoble havas 156.203 loĝantojn (la tuta areo entenas 514.559 homojn; stato de 1999) kaj tiel ĝi estas la plej granda urbo en la francaj Alpoj.
Enhavo |
[redaktu] Ekonomio
- elektromekaniko
- maŝinkonstruo
- gantoprodukto
- cemento.
La plej proksima aerodomo troviĝas en Lyon, Grenoble posedas nur etan regionan flughavenon.
[redaktu] Instruo kaj esploro
La urbo havas 55.000 studentojn en 3 universitatoj nome :
- Université Stendhal
- Université Joseph Fourier
- Université Pierre Mendès France (al tiu apartenas ESA (Ecole Supérieure des Affaires) (komerca altlernejo).
Pli malproksime ekzistas la Institut National Polytechnique de Grenoble (INPG), instruejo kun rango de universitato, kiu entenas 9 inĝenierajn studejojn kaj multnombrajn esplorlaboratoriojn.
En Grenoble troveblas la granda esplorilo eŭropa sinkrotrono (ESRF) kaj la neutronfonto de Institut Laue-Langevin (ILL).
[redaktu] Kulturo
La „Musée de Grenoble” gastigas la duan plej gandan artkolektaĵon post la muzeoj en Parizo.
[redaktu] Historio
Grenoble estis jam loĝata ekde la epoko de keltoj kaj poste de romianoj, ĝi estas ekde la 4-a jc episkopa sidejo. Grenoble venis en 879 sub regon de Reĝlando Burgund kaj estas urbo ekde 1242 . La universitato fondiĝis en 1339. En 1349 Grenoble venis al Francio. En la 18-a jarcento la urbo estis larĝe konata pro siaj artlaboraĵoj. La lignaĵista famila dinastio de Hache – laboranta en Grenoble – famiĝis en la tuta lando kaj oni donis al iliaj anoj la titolon "Lignaĵisto de princoj de Orleans". Iliaj verkaĵoj estas admireblaj ankoraŭ hodiaŭ en Musée Dauphinois en Grenoble. En 1968 okazis tie Vintraj olimpikoj.
Grenoble famas ankaŭ pri sia juglandoj, kies origin-nomumo estas protektata.
[redaktu] Urbaj partnerecoj
La urbo Grenoble havas partnerecon ekde 1976 kun Halle en Saksio-Anhalto.