Hidrogena sulfido
El Vikipedio
Hidrogena sulfido - kiu havas la kemian simbolon H2S - estas senkolora, venena kaj gasforma kemia kombinaĵo. Ĝi kaŭzas la karakterizan fiodoron de la putriĝanta ovo. Ĝi solviĝas en akvo, la akva solvaĵo estas acideta, dum longa senmoviĝo de la solvaĵo, la sulfuro precipitiĝas.
Ĝi estas forte venena, ĉar malhelpas la oksigen-liveron de la eritrocitoj. ĝi facile ekbrulas kaj forbrulas dum ĉeesto de oksigeno al akvo kaj sulfuro. El saloj de pezaj metaloj formas nesolveblajn metal-sulfidojn. Tion oni uzas en kemia analizo de solvaĵoj.
La hidrogena sulfido ofte aperas en vulkanaj gasoj, sulfuraj kuracbanejoj kaj kiel malkombinaĵoj de proteinoj. Ĝi ankaŭ estiĝas per gasigo de bruna karbo, el tio oni produktas elementan sulfuron.