Karbono
El Vikipedio
Perioda tabelo | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
H | He | ||||||||||||||||||
Li | Be | B | C | N | O | F | Ne | ||||||||||||
Na | Mg | Al | Si | P | S | Cl | Ar | ||||||||||||
K | Ca | Sc | Ti | V | Cr | Mn | Fe | Co | Ni | Cu | Zn | Ga | Ge | As | Se | Br | Kr | ||
Rb | Sr | Y | Zr | Nb | Mo | Tc | Ru | Rh | Pd | Ag | Cd | In | Sn | Sb | Te | I | Xe | ||
Cs | Ba | * | Hf | Ta | W | Re | Os | Ir | Pt | Au | Hg | Tl | Pb | Bi | Po | At | Rn | ||
Fr | Ra | ** | Rf | Db | Sg | Bh | Hs | Mt | Ds | Rg | Uub | Uut | Uuq | Uup | Uuh | Uus | Uuo | ||
* | La | Ce | Pr | Nd | Pm | Sm | Eu | Gd | Tb | Dy | Ho | Er | Tm | Yb | Lu | ||||
** | Ac | Th | Pa | U | Np | Pu | Am | Cm | Bk | Cf | Es | Fm | Md | No | Lr |
[redaktu] C - karbono
- Simbolo: C
- Atomnumero: 6
- Atompezo: 12,01115
- Kemia Serio: nemetalo
- Bolpunkto: 4827 oC
- Fandpunkto: 3500 oC
- Denseco: 2267 kg/m3
- Elektronegativeco: 2,5
- Eltrovinto: nekona (prahistorie)
Karbono (C) estas tre grava elemento por la vivo. La nomo venas de la latina (carbo, carbonis, karbo.) Ĝi troviĝas en ĉiu vivanta estaĵo - animalo aŭ vegetaĵo. La histoj kaj ĉeloj de la homa korpo konsistas el karbonaj kombinaĵoj. Karbona kemio estas la bazo de vivo sur la Tero.
Estas proksimume dek miliono da malsamaj karbonaj kombinaĵoj en nia planedo. La organika kemio temas pri ili. Petrolo, alkoholo, sukero, ligno, karbo, lignokarbo, kaj koakso donas al ni energion kaj varmon por vivi. Ankaŭ nutraĵo donas al nia korpo energion kaj varmon. Pura karbono troviĝas en la naturo nur kiel karbo, grafito kaj diamanto.
La plej abunda izotopo de karbono, karbono-12, havas ses protonojn, ses neŭtronojn, kaj ses elektronojn. Ĉi tiu izotopo adoptiĝis en 1961 kiel la atompeza normo. Sub ordinara premo, karbono ne fandiĝas, sed je 3500 °C ŝanĝiĝas rekte en gason.
Karbono povas esti uzata por scii, kiel malnova estas aĵo. Estas du isotopoj de karbonoj: 12 kaj 13. En la naturo, estas miksaĵo de la du isotopoj, do kiam planto kreskas kaj enprenas karbonon ĝi prenas la miksaĵon de la CO2 en la atmosfero. Sed poste kiam la planto mortas, ĝi ne plu enprenas karbonon, kaj la isotopo 13 komencas malpliigi, ĉar ĝi estas radioaktiva. Kaj do post iom da tempo malpliiĝas la kompara kvanto de isotopo 13 kontraste al isotopo 12. Do, mezurante la du isotopojn, oni povas kalkuli, antaŭ kiom da tempo mortis la planto. Tio utilas ekzemple, kiam temas pri objekto farita el ligno.
Vidu ankaŭ: perioda tabelo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
a) diamanto, b) grafito. c) sesangulaĵo, d) fulereno (C60), e) C540, f) C70, g) amorfa solido, h) nanotubo |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Nanotubo
- Alkano
- Alkeno
- Alkino
- Hidrokarbono
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero