Karpata Rutenio
El Vikipedio
Karpata Rutenio | ||
---|---|---|
|
||
Mapoj
|
Karpata Rutenio (hodiaŭa Transkarpata provinco de Ukrainio) estis en la jaroj 1919 – 1938 unu el kvar aŭtonomiaj landoj de Ĉeĥoslovakio. Ties ĉefurbo estis Uĵgorod, post la unua viena arbitracio en novembro de 1938, kiu aligis sudajn regionojn, en kiuj loĝis precipe hungaroj, al Hungario ties centro fariĝis urbo Ĥust.
Enhavo |
[redaktu] Resumo
-
- Subkarpatio, Hungara Rusio, parto de Hungarujo (Aŭstrio-Hungario), Supra Hungario ĝis la jaro 1918
- Karpata Rutenio, 1919 – 1938, Lando Karpatorutenia (de Triano 1920)
- Karpata Ukrainio, novembro de 1938 – marto de 1939
- Subkarpatio, 1939 – 1945, 1939 okupita de Hungario
- parto de Ukraina Sovetunio, 1945 – 1991, 1944/45 okupita de Sovetunio
- Transkarpata provinco de Ukrainio, ekde la 1991
[redaktu] La 20-a jarcento
[redaktu] La unua mondmilito
Dum la unua mondmilito reprezentantoj de rutena elmigrantaro subgvide de juristo Grigorij Ĵatkoviĉ fermis kun Tomáš Garrigue Masaryk interkonsenton, laŭ kies bazo estis la ĉi tiea, ĝis tiu tempo de hungaroj naciece subpremata regiono de ĝisnuna Hungarujo, envicigota en la estontan Ĉeĥoslovakion kiel ties aŭtonomia parto.
[redaktu] Post la milito
La 12-an de novembro de 1918 Usona nacia konsilantaro de hungaraj rutenoj en Serantono konsentis kun tiu ĉi plano kaj en novembro kaj en decembro de la sama jaro la usona rutenoj aranĝis plebisciton, en kiu 67 % da delegitoj aliĝis al la ideo kunigi Karpatan Rutenion kun Ĉeĥoslovakio, kiu estis por ili promeso de firma ŝtato; 28 % voĉdonis por por aligo al Ukrainio, 2 % por memstara ŝtato kaj apenaŭ 1 % anoncis sin al Rusio, Hungario aŭ al Galicio.
En decembro de 1918 la rutena delegacio forveturis ĝis Budapeŝto al Milan Hodža, kiu tie traktis kun la hungara registaro, interpretante al li la opinion de la plimulto da loĝantoj, ke la karpata lando intencas disigi de Hungario kaj aliĝi aŭ al Ukrainio aŭ al Ĉeĥoslovakio.
Opinioj en Karpata Rutenio nur prilaboriĝis. La nacia konsilantaro en Ĥust proklamis en januaro de 1919 alkliniĝon al Ukrainio, eĉ kiam ne tute sen internaj konfliktoj. La konsilantaro en Uĵgorod persistis en postulato de aŭtonomio enkadre de Hungario kaj nacia konsilantaro en Prešov konsentis kun tiu ĉi plano de la usona rutenoj. Nur finaj traktadoj de Centra Nacia Konsilantaro en Uĵgorod la 8-an de majo de 1919 decidis, ke rutenoj aliĝos al Ĉeĥoslovakio.
Sed la hungara registaro de premiero Károly Mihály ne staris pasive flanke. En decembro de 1918 ĝi proklamis por Karpatan Rutenion aŭtonomion kunlaborante kun la uĵgoroda Konsilantaro de hungaraj rutenoj. En la tempo de soveta kaj hungara respublikoj soldattrupoj enpenetris eĉ en Karpatan Rutenion, kie oni komencis praktiki plurajn socialigajn disponojn, kiuj sed renkontiĝis kun rezisto de la loĝantaro (ekz. fondado de agrikulturaj kooperativoj kaj mobilizo de Ruĝa Armeo).
[redaktu] Packonferenco en Parizo
En februaro de 1919 kunvenis Grigorij Ĵatkoviĉ kun A. Beskid, parolanto de Subkarpatio. Ili kreis rutenan komisionon kaj komune kun ĉeĥoslovaka delegitaro en Pariza Packonferenco ili prezentis planon al kunigo de Karpata Rutenio kiel aŭtonomia regiono kun Ĉeĥoslovakio. Parto de dokumentoj por la paca konferenco estis ankaŭ memorando el Uĵgorod el majo de 1919 rekomendita al prezidento Masaryk, kiu la 23-an de majo akceptante la delegitaron diris, „ke aliancanoj agnoskis postulaton de karpataj rutenoj kaj ili aljuĝis al ili rajton aliĝi kiel aŭtonomia parto al la ĉeĥoslovaka ŝtato“.
La 10-an de septembro de 1919 estis poste fermita kontrakto en Saint-Germain, laŭ kiu Karpata Rutenio fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio kiel aŭtonomia lando kun propra parlamento, kiu estis havonta leĝdonpovon en demandoj de aŭtonomio, lernejaferoj, religio ktp. La deka artikolo de la kontrakto fiksas: „Ĉeĥoslovakio devligas sin, ke ĝi establos la teritorion de rutenoj en sudkarpataj limoj, destinitaj de fruntaj potencoj kaj kunigitaj enkadre de la ĉeĥoslovaka ŝtato kiel aŭtonomia unuo, kiu estis ekipita per la plej vasta aŭtonomio unuiĝinta kun unueco de la ĉeĥoslovaka ŝtato“.
[redaktu] Prokrastita aŭtonomio
Guberniestro nomumita de prezidento respondecis al la karpata parlamento. Tiujn ĉi faktojn konfirmis ankaŭ nova konstitucio de Ĉeĥoslovakio la 29-an de februaro de 1920.
La 16-an de novembro de 1919 la registaro eldonis ĝeneralan statuton de Karpata Rutenio, laŭ kiu oni establis provizoran direktorion de la aŭtonomia lando, por ke oni plenumu la kondiĉon el Saint-Germain. Samtempe estis kreita funkcio de registara administatoro subiganta al ministerio de la internaj aferoj. Kiel instrulingvo kaj oficiala lingvo estis proklamita popollingvo – rutena lingvo.
La vojon al la aŭtonomio estis malfermonta balotoj ĝis parlamentejo en Prago kaj ankaŭ ĝis la rutena parlamentejo – sed en la jaro 1920 ili ne okazis. Nur ekde la jaro 1923 Karpata Rutenio estis reprezentita en la parlamentejo de naŭ deputitoj.
[redaktu] Viena konferenco, munkena diktato
Ligante al la munkena diktato Hitler kunvokigis al la 2-a de novembro de 1938 arbitracian konferencon ĝis Vieno. Laŭ ties decido Ĉeĥoslovakio devis transdoni al Hungario sudan parton de Slovakio kaj sudon de Karpata Rutenio kun urboj Uĵgorod, Mukaĉeve kaj Beregove. Hungaroj aneksis 152 mil hektarojn de la plej fekunda parto de la lando kun vinberejoj, fruktoĝardenoj, tabakplantejoj kaj maizoplantejoj. Ili interrompis tiel ĉefan fervojlinion de urbo Ĉop en oriento.
[redaktu] Karpata Ukrainio
La interkonsento el la jaro 1919 pri dono de la aŭtonomio estis fine plenigita nur la 22-an de novembro de 1938. En registara proklamo oni agadigis la karpata-rutenian registaron kaj estis kunvokota parlamento de Karpata Ukrainio.
Ĉefurbo de la lando fariĝis urbo Ĥust, kie pastro kaj verkisto Augustin Voloŝin destinis aŭtonomian registaron de Karpata Ukrainio.
[redaktu] La dua mondmilito
La 14-an de marto de 1939 estas en kunveno de la karpata-rutenia parlamento decidite defendi la landon kontraŭ eventuala hungara invado. Nokte el la 14-a je la 15-a de marto hungaroj invadis trans karpata-ruteniaj limoj, kiam ili anticipe sendis ĝis Prago ultimaton, por ke la ĉeĥoslovaka armeo forlasu ĝis 24 horoj Karpatan Rutenion.
La 15-an de marto estas poste proklamita sendependa ŝtato Karpata Ukrainio. Nove elektita prezidento Augustin Voloŝin sendas ĝis Bukareŝto telegramon postulante armean okupon de la lando kaj fondon de la rumana protektorato. Sed tiun ĉi telegramon neniu respondas.
Post proksimume unusemajnaj bataloj estas Karpata Ukrainio okupita de Hungario kaj la teritorio estas plu nomata Subkarpatio estante promesita al ĝi aŭtonomio enkadre de Hungario.
[redaktu] Post la milito
Post proporcie rapida liberigo harmoniante kun soveta – ĉeĥoslovaka kontrakto el decembro de 1943, kiu ankoraŭ agnoskis Ĉeĥoslovakion en ties premunkenaj limoj kaj laŭ interkonsento el la 8-a de majo de 1944 pri kunlaborado de la Soveta armeo kun la ĉeĥoslovaka registaro en la liberigita teritorio, la registaro de Ĉeĥoslovakio sendis fine de oktobro de 1944 ĝis la teritorio de Karpata Rutenio oficialan delegitaron por administrado de la liberigita teritorio frunte kun ministro de londona registaro František Němec kaj generalo Antonín Hasal-Nižborský.
La sovetaj organoj organizis precipe perfortan mobilizon de ĉeĥoslovakaj civitanoj ĝis Ruĝa Armeo. Laŭ kutima komunisma propagando ili aniĝis en Ruĝan Armeon „propravole kaj kun entuziasmo“.
Fine de oktobro kaj komence de novembro de 1944 okazis – per vortoj de propagando – „la unuaj liberaj balotoj“ en naciajn komitatojn, dum inspekto de armea diktaturo, kiu priregis la tutan landon instalante atmosferon de timo. Deputitoj estis elektataj en sekretariejojn de la komunisma partio; neniu alia ol tiu ĉi komisiito povis kandidati. Tasko de la elektontoj kunveturigataj ofte ĝis balotejoj per armeaj ŝarĝaŭtoj estis enĵeti ĝis preparitaj urnoj ĉirkaŭstarigitaj de inspektistaro presitan liston de deputitoj. Agado de aliaj partioj ol la komunisma estis malpermesita.
La streĉo kulminis la 8-an de decembro de 1944, kiam sovetaj oficejoj perforte ellandigis reprezentantojn de la ĉeĥoslovaka registaro. František Němec ja ankoraŭ la 17-an de januaro revenis restante tie ĝis la 1-a de februaro de 1945, sed faktan agadon la ĉeĥoslovakaj reprezentantoj li ne povis plenumi.
[redaktu] Aligo al Sovetunio
La 12-an de novembro de 1944 okazis en Karpata Rutenio publikaj kunvenoj, en kiuj oni konsentis (memkompreneble ke unuanime) kun la aligo al Sovetunio. Je unu semajno pli malfrue kreiĝis memstara komunisma partio, ĝis tiu tempo parto de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio, kaj ĝi aprobis la aligon de la lando al Ukrainio.
La 26-an de novembro de 1944 estis en Mukaĉeve aranĝita kongreso de la naciaj komitatoj el la tuta lando. Post nedemokratiaj balotoj en lokajn komitatojn ankaŭ la mukaĉeva kunveno ripetis laŭ komunisma direktivo, ke ĝi esprimas liberan volon de la popolo aliĝi al Sovetunio.
En la jaro 1945 estas poste la tuta regiono rezignita de Ĉeĥoslovakio al Sovetunio.
[redaktu] Post disfalo de Sovetunio
Ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento en la teritorio de iama Karpata Rutenio fortiĝas movado por aŭtonomio.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Ĉeĥo-Slovakio – Ĉeĥoslovakio – (1918 – 1992) |
|||||||
Aŭstrio-Hungario |
ĈSR |
||||||
ĈSR |
Protektorato Slovaka ŝtato "sudo de Supra Hungarujo" |
||||||
Karpata Ukrainio |
Subkarpatio |
Transkarpata provinco de Ukrainio |
|||||
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.