La Verda Stelo (Antverpeno)
El Vikipedio
La Esperanto-klubo de Antverpeno estas fondita la 23-an de januaro 1907. La nomo de la klubo estas La Verda Stelo. Ekde la 22-a de januaro 1927 ĝi estas oficiala belga asocio sen profita celo.
La grupo havas anojn en la urbo Antverpeno kaj en la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Dum preskaŭ ĉiu vendredo-vespero tra la tuta jaro estas kunveno kun programo, kiu komenciĝas je la 20-a horo. Ofte estas prelegoj pri vojaĝoj aŭ pri kultura aŭ lingva temo, sed estas krome tre variaj vesperoj, i.a. kuirado kaj gustumado, kvizoj, kantado, manlaboretoj, k.t.p.
La sidejo de la klubo estas en la Esperanto-domo de Antverpeno. Adreso: Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen.
Honora prezidanto estas Jules Verstraeten ekde 1970. Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al Jules starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la Esperanto-domo de Antverpeno.
[redaktu] Prezidantoj de la grupo
- Frans Schoofs 1907-1934
- Maurice Jaumotte 1934-1969
- Jules Verstraeten 1969-1970
- Jo Haazen 1970-1975
- Paul Peeraerts 1975-1979
- Ivo Durwael 1979-1985
- Raymond Gérard 1985-1988
- Dirk De Weerdt 1988-1991
- Jan Bovendeerd 1991-1994
- Jakvo Schram 1994-1997
- Agnes Coene-Geelen 1997-2000
- Iwona Kocięba 2000-2003
- Ivo Durwael 2003-2007
- Eddy van den Bosch 2007-
Vidu ankaŭ la ampleksan historion de la grupo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
[redaktu] Vikipediistoj kiuj estas anoj de la klubo
- Vikipediisto:dekerido - Hoboken
- Vikipediisto:biciklanto - Kruibeke, Orienta Flandrio