Jo Haazen
El Vikipedio
Jo Haazen (naskiĝis en Antverpeno la 24-an de decembro 1944) estas urba kariljonisto de la urbo Meĥleno kaj iama kariljonisto de Antverpeno. Li estas parttempa kariljoninstruisto de la urbo Sankt-Peterburgo (Ruslando) kaj direktoro de la kariljona lernejo en Meĥleno. Li estas gastdocento en la fakultato pri kompara religio.
Haazen estis prezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo de 1970 ĝis 1975. Sub lia instigo naskiĝis sine de la grupo la Vintraj Cikloj. Vintra ciklo estis kvinvespera prelegserio al kiu estis invitata plej ofte eksterlanda gastparolanto, inter multaj aliaj Renato Corsetti, Ursula Grattapaglia, Albert Goodheir, Stefan Maul, Eskil Svane, Humphrey R. Tonkin kaj John C. Wells. La vintraj cikloj okazis de 1973 ĝis 1981.
Haazen estis dinamisma prezidanto kun multaj ideoj kaj realigis tre multon. Li tamen ankaŭ riskis multon, kio ne ĉiam koincidis kun la deziroj de la estraro de la grupo. Pro tio li demisiis en 1975. Provizore transprenis la prezidantecon la sekretario Paul Peeraerts ĝis la sekvonta ĝenerala jarkunsido en 1976.