Likopeno
El Vikipedio
Likopeno estas helruĝa karotenoido kiu troviĝas i.a. en tomato kaj aliaj ruĝaj fruktoj, kiel rozofruktoj. Ĝi estas la plej multe troviĝanta karotenoido en la homa korpo. La nomo estas derivita de la latina nomo por tomato Lycopersicon esculentum. Tamen la plej granda koncentriĝo de likopeno ne estas en tomato sed en akvomelono.
Likopeno ankaŭ estas uzata por kolorigi nutraĵojn, kiel supoj kaj havas la E-numeron E160d.
Ĉi tiu materio protektas kontraŭ kor- kaj angiomalsanoj, ĉar ĝi estas forta antioksidanto. Kuirado de la tomato, kiel ĉe la konserva industrio, pligrandigas la biologian disponon kaj pliigas ankaŭ la izomerecon.
Likopeno ne estas solvebla en akvo kaj donas makulojn sur ĉiu porohava materialo kaj sur materialoj el plasto. Freŝaj likopenmakuloj facile povas esti forigitaj el vestaĵoj.
La helruĝa koloro de likopeno ekestas pro la multaj konjugitaj duoblaj ligoj, kiuj estas nomataj kromoforoj. Ĉiu duobla ligo malpliigas la energion necesa por porti elektronojn al pli alta nivelo. Pro tio likopeno absorbas grandan parton de la videbla lumo kaj fariĝas ruĝa.
Dum oksidiĝo, pro kloro aŭ acidoj, aŭ kemia redukto likopeno perdas la ruĝan koloron, ĉar la duoblaj ligoj estas rompataj.
Likopeno helpas kontraŭ prostata kancero
Likopeno, povas konsiderinde malaltigi la riskon je prostata kancero. Tio evidentiĝis el studo de la usona universitato en Illinois inter 32 viroj. La rezultoj estis proklamitaj je merkredo la 29-a de aŭgusto 2001 dum kongreso en Ĉikago.
La personoj kiuj partoprenis la eksperimento devis trinki dum tri semajnoj glason da tomatsuko. Ĉi tiu trakto zorgis pro konsiderinda plibonigo de la prostatĉeloj kaj la leŭkocitoj. La likopeno el la tomatoj ankaŭ kaŭzis ke la specifa substanco PSA, la Prostata Specifa Antigeno, kiu ekskluzive estas produktata de la prostato, en la sango malkreskas. Kiam ĉi tiu antimaterio grandamase ĉeestas en la sango, tio povas esti indiko por prostatkancero.
La pozitivaj rezultoj devas esti pli precize ekzamenitaj por vere paroli pri trarompo en la batalo kontraŭ prostata kancero, diris M. Bowen de la medicina esplorteamo dum la kongreso.
Post pulma kancero, prostata kancero estas la plej multokazanta speco da kancero inter viroj. Prostata kancero estas ĉe unu el ses viroj diagnozita! Sub la sesdeka jaraĝo ĝi tamen malmulte aperas. Preskaŭ duono de la viroj estas dum la diagnozo pli aĝa ol 75 jaroj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=PubMed&list_uids=11880478&dopt=Abstract
- Likopeno eble povas helpi prostatkancerajn patientojn (angle)
- Resumo de studoj je likopeno kaj variaj kanceroj (angle) presita en la Journal of the National Cancer Institute en 1999
- Karotenoido Terpenoido (angle)