Lorient
El Vikipedio
Lorient (bretonlingve An Oriant) estas marborda urbo en la departemento Morbihan, Francio. Je 30 metroj alte kaj kun 116,174 loĝantoj en 1999, ĝi estas la tria urbo en Bretonio. Ĉiujare tie okazas muzika festivalo : La Festival Interceltique de Lorient kiu amasigas multegajn personojn.
[redaktu] Historio
Komence de l'17-a jarcento nogocistoj komercantaj kun Hindio establis tenejojn tie, en 1628 aliaj aldoniĝis. Poste, en 1664 fondiĝis la franca "Orient-Hindia kompanio" subaŭspicio de la reĝo (Ludoviko la 14-a), kaj la loko iĝis grava komerchaveno, kiu ricevis la nomon "L'Orient" (= Oriento, pro ties destino pri alorienta negoco).
Post gravecoperdo de la alhindia komerco, ĝi iĝis unu el la francaj militistaj havenoj. Dum la Dua mondmilito la urbo estis tute detruita, ĝi estis rekonstruita kiel tutmoderna tutblankkolora urbo.
[redaktu] Esperanta movado
Bretonia urbo kie Gaston Moch estis oficiro.