Metionino
El Vikipedio
Struktura formulo de aminoacido | |
---|---|
ĝeneralaĵoj | |
Nomo | metionono |
Mallongigo | Met M |
esencia | jes |
Kemia formulo | C5H11NO2S |
Aliaj nomoj | |
Mallonga priskribo | blanka pulvoro |
CAS-numero | 63-68-3 |
Fizikaj proprecoj | |
agregata stato | solida |
Koloro | senkolora |
Denso | -- g/cm3 |
Molmaso | 149,21 g/mol |
Fandopunkto | 280-285 °C |
Bolpunkto | > 280 °C termika disfalo |
Vaporpremo | -- hPa |
Pliaj proprecoj | |
Flanka ĉeno | lipofila]] |
izoelektra punkto | 5,74 |
solvebleco | 48 g/l (in akvo bei 20 °C) |
bone solviĝas en | |
malbone solviĝas en | |
ne solvebla en |
La aminoacido metionino aperas en du spegulizomera (ĥiralo) formo. La L-metionino estas esenca por la homo, proteinogena aminoacido, kiu nomiĝas ankaŭ post IUPAC kiel Alfa-Amino-Gama-metiltiobuteracido. Entute ekzistas nur du aminoacidoj (ambaŭ hidrofoboj), kiuj ligas sulfuron (metionino kaj cisteino). Ĉe metionino, la sulfuro estas ligita tra Tioetera ligo kaj pro tio ĝi estas malpli reakciema.
La kemia formulo estas C5H11NO2S. CH3-S-CH2-CH2-CH-NH2-COOH
La homa taga bezono estas ĉ. 1-2 gramoj.
Metionino estas grava kiel metilgrupo-donanto ( CH3) por la biosintezo de ĥolino, kreatino, adrenalino, karnitino, nukleaj acidoj kaj histidino, taŭrino.
La materialŝanĝe aktiva formo de metionino estas S-adenozila metionino (SAM), kiu troveblas fakte en ĉiu korpa histo kaj likvaĵoj.
Metionino estas sulfurentena.
Enhavo |
[redaktu] Troviĝejoj
Metionino troviĝas n multaj manĝaĵoj. Oni trovas tion antaŭ ĉio en fiŝoj (salmo,garnelo), karno kaj legomo (brokolo, verda pizo, brusela brasiko, spinaco), ovo, plengrajna pano kaj rizo.
[redaktu] sintezo
Metionino estas sintezita el cisteino kaj homoserino. la industria sintezo okazas el petrokemiaj materialoj kiel propeno, sulfuro, metano kaj amoniako. laŭ la kutima procedo, oni produktas la interproduktojn HCN (blua acido), akroleino kaj metilmerkaptano, kies iompostioma kunligo donas aminoacidon.
[redaktu] malkonstruo
La - por proteina sintezo – ne necesa metionino estas malkombinita per cistationin-sintetazo al cisteino. La malaktiveco de tiu enzimo kaŭzas homocistinemion, urinadon de homocistino kaj same remetiligon de homocisteino al metionino.
[redaktu] Medicina apliko
Oni uzas metioninon ĉe infektado de la urinaj vojoj por eviti la denovan infektadon. La akcepto de metionino igas la pH-valoron de urino acida, kio malebligas la setliĝon de la bakterioj kaj same la estiĝon de la fosfataj ŝtonoj en la renoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.hcusupport.com/diet.htm
http://www.compchemwiki.org/index.php?title=Methionine
http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/bio/aminoacid/met_en.html
http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/bio/aminoacid/met.html