Havano
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Kubo > Havano < Urbo
Havano (hispane: La Habana; malofte plennome: San Cristóbal de la Habana) estas la ĉefurbo de Kubo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
En la jaro 1515 la hispana konkeranto Diego Velázquez De Cuellar fondis urbon nomatan La Habana je la suda marbordo de la insulo. En 1519 oni movis la urbon al la nuna loko, kaj pro sia bona situo ĝi evoluiĝis al grava havena centro. En 1607 Havano fariĝis la ĉefurbo de la hispana kolonio Kubo. En la jaro 1762 Britio okupis la urbon kaj ŝanĝis ĝin kontraŭ Florido. Kiam la hispanoj ĝin reokupis, ĝi ricevis la plej grandan fortikaĵon de Ameriko.
Dum la prohibicio en Usono Havano fariĝis grava feria centro por usonanoj. La noktaj amuzejoj kaj ludsalonoj ja transvivis la finon de la prohibicio, sed fermiĝis post la revolucio en 1959.
[redaktu] Nuntempo
Nuntempe Havano estas la industria centro de la lando: Krom maŝinojn, vestaĵojn kaj kemiajn produktojn oni produktas tie ekz. cigarojn kaj rumon.
Vidinda estas la malnova urbocentro, kun siaj barokaj kaj novklasikismaj monumentoj. Ekde 1982 la Unesko subtenas la restaŭradon de tiuj ĉi valoraĵoj, kel Monda Kulturheredaĵo.
La 75-a UK 1990 estis organizita en Havano, kaj en marto 2004 la 6-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto okazis tie.
[redaktu] Faktoj
- Loĝantaro: ĉ. 2 milionoj
- Situo: 82°25'OK, 23°10'NO Mapo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.travel-impressions.de/cuba/cuba_mix/waves.htm
- http://online.caup.washington.edu/courses/udpsp00/udp508b/havanamap.html
- http://www.guiahabana.com
- http://www.lahabana.com