Statuo de Libereco
El Vikipedio
La Statuo de Libereco estas granda verda statuo de virino ĉe la eniro de la haveno de Novjorko. Ĝi altas 93 m de bazo al pinto. La statuo nun estas simbolo de libereco, demokratio kaj Usono. Konstruita de Gustave Eiffel kaj Frédéric Auguste Bartholdi, ĝi estis donaco de Francio al Usono por la centa datreveno de ĝia revolucio kaj sendependeco. Ĝia vera nomo estas La Libero lumiganta la Mondon. Ĝi situas ĉe 40° 41' 21" N, 74° 2' 40" U Mapo.
La statuo staras ĉe la haveno ekde 1886 kaj estas la unua vido de Usono kaj Novjorko por tiu, kiu alvenas trans la maron.
En la mano dekstra, ŝi tenas torĉon kaj en la maldekstra tabulon, sur kiu estas enskribita la dato la 4-a de julio 1776, kiam Usono sendependiĝis.
Ekstere ŝi estas bronza, sed interne ŝia skeleto estas ŝtala.
Pro sekurecaj kialoj nun ne eblas viziti la internon de la statuo, nur ĝian platformon kaj la apudan muzeon.
En Colmar ekzistas malgranda kopio de la Statuo. Inaŭgurita en 2004.
Kategorioj: 40° N | 74° U | Simboloj | Usono | Nov-Jorkio