Mordechai Vanunu
El Vikipedio
Mordechai VANUNU [mordeĥaj vananu](naskiĝis la 13-an de oktobro 1954 en Marakeŝo) estas israela filozofo, fizikisto, politika aktivisto, kiu malkaŝis la nukle-armilan programon de Israelo dum 1986. Li estis kaptita de Mosado, kaj ekde tio li estadas kaptito de Israelo.
Vananu estas filo de juda-maroko-a enmigrinto. Li laboris inter 1976 kaj 1985 kiel teknikisto en Israelo, en la sekreta nuklea esplorejo Dimona. En 1985 li estis maldungita, poste li ekinformigis pri la atombomboj de Israelo. Antaŭ la publikigo de la Vananu-a artikolo en la londona ĵurnalo Sunday Times li estis la 30-an de septembro 1986 far Mossad al Romo logita (ina agento konjekteble de Mossad, sed laŭ tujpostliberiga deklaro de Vanunu temis pri CIA-agento, Cheryl Bentov, kromnome "Cindy", falsasertante esti usona turisto, tentis lin aviadi kun ŝi por ferii en Romo) kaj de tie al Israelo forrabita. La juĝenketo pro homforrabo estis baldaŭe fermita de la italaj aŭtoritatoj; la israela registaro neis dum 6 semajnoj, ke ili scias ion pri loko de Vananu, sed tiam Vananu sukcesis doni vivsignon al ĵurnalistoj, per vortoj markitaj sur manplato ŝtelmontrita al la gazetfotistoj.
Li estis pro landoperfido kaj spionado kondamnita je 18-jara prizono, el kio li pasigis 11 jarojn en solĉelo.
Oni aljuĝis al li en 1987 la alternativan Nobel-premion, en 2001 ricevis li de la Universitato de Tromsø en Norvegio la honordoktoran titolon kaj en 2002 ricevis li la premion Nuclear-Free Future Award en la kategorio "Kontraŭstaro". Plurajn aliajn premiojn kaj honorojn li ricevis de diversaj kaj internaciaj institucioj. Paro da usonanoj adoptis lin kiel filon, kaj tiel rajtis viziti lin en lia ĉelo (li de 1986 konvertiĝis al kristanismo – Episkolpalia Eklezio – en kirko en Aŭstralio).
Li liberiĝis la 21-an de aprilo 2004 sub severaj kondiĉoj. Li neniam rajtos forlasi Israelon, sian lokon povos forlasi nur kun antaŭpermeso. Por li ne estos permesata la uzado de interreto kaj la poŝtelefono.
Li post liberiĝo plu petis, ke la israela stoko de amasmortigiloj estu kontrolata de internaciaj instancoj.
La 11-an de novembro 2004 li estis arestita de 40 armeanoj ene de anglikana katedralo de Jerusalemo antaŭ pastroj kaj aliaj ĉeestantoj.
Eksteraj ligoj: