Tritono
El Vikipedio
Tritono estas natura satelito de Neptuno, malkovrita 17 tagojn post la planedo mem. Ĝia nomo devenas de dio Tritono. La sondilo Vojaĝanto 2 (angle Vojager 2) malkovris en 1989 vulkanan aktivecon, tre strangan en tiom malvarma astro, ĝia surfaco similas al melono kaj konsistas el glacia nitrogeno, ĝia surfaca temperaturo estas −235 gradoj, eble la plej malalta en la konata sunsistemo.
- Malkovro: en 1846, far William Lassell
- Diametro: 2706,8 km
- Areo: 23.018.000 km²
- Maso: 2,147×1022
- Surfaca gravito: 0,78 m/s2
- Orbita periodo: −5,877 tagoj
- Denso: 2,05 g/cm3
- Vidluma albedo: 0,76