Nilo
El Vikipedio
Nilo | |
---|---|
|
|
Fontejo | Afriko |
Riverbuŝo | Mediteranea Maro |
Landoj en la akvobaseno | Ugando, Sudano, Egipto |
Longo | 6,695 km (4,160 mi) |
Alto de fonto | 1,134 m (3,721 ft) |
Kutima akvo-debito | 2,830 m³/s (99,956 ft³/s) |
Areo de baseno | 3,400,000 km² (1,312,740 mi²) |
Geografio>>Riveroj
La Nilo (arabe: النيل an-Nīl), en Afriko, estas unu el la du plej longaj riveroj sur la planeto. Ĉu la Nilo estas pli longa ol la Amazono en Sudameriko ankoraŭ estas temo de multaj debatoj. Tio estas plejparte pro du faktoj: unue, la longecoj de riveroj ŝanĝas dum tempo (speciale en ebenaĵoj, kie riveroj ofte ŝanĝas siajn vojojn), kaj due, la punkto el kiu oni mezuras la longecon de rivero ne ĉiam estas klara.
Oni ofte konsideras Lagon Viktorian en Ugando kiel la fonto de la Nilo, sed la lago mem havas kelkaj grandaj enfluriveroj. Tial, la plej longa enflurivero de la Nilo estas la Ruvjironza Rivero en Burundo, alta branĉo de la Kagera Rivero. La Kagera fluas 690 kilometrojn antaŭ eniri Lagon Viktorian.
Post Lago Viktoria, la rivero nomiĝas la Viktoria Nilo. Ĝi fluas ĉirkaŭ 500 kilometrojn plu, tra Lago Kjoga ĝis Lago Albert. Post flui el Lago Albert, la rivero nomiĝas la Alberta Nilo. Ĝi poste fluas en Sudanon, kie ĝi fariĝas la Bahr al-Ĝabal. Ĉe la kunfluo de la Bahr al-Ĝabal kun la Bahr al-Ĥazal (kiu havas longecon de 720 km), la rivero nomiĝas la Bahr al-Abjad, aŭ la Blanka Nilo, pro la argilo en ĝia akvo. El tie, la rivero fluas al Ĥartumo.
Aliloke, la Blua Nilo (aŭ Bahr al-Azrak) fontas el Lago Tana en la altejoj de Etiopio. La Blua Nilo fluas ĉirkaŭ 1.400 kilometrojn al Ĥartumo, kie la Blua kaj Blanka Niloj kunfluas, kreante simple "la Nilon".
Post la kuniĝo de la Blua kaj Blanka Niloj la sola alia granda enflurivero estas la Atbara Rivero, kiu fontas en Etiopio norde de Lago Tana, kaj havas distancon de ĉirkaŭ 800 kilometroj. Ĝi fluas en la Nilon ĉirkaŭ 300 kilometrojn post Ĥartumo.
La Nilo tiam alvenas al la homfarita Lago Nasir malantaŭ la Asvana Baraĵo ĉe 270 kilometroj en Egipto post la Sudana landlimo, kaj el tie iras norden tra Egiptio al la Mediteranea Maro. La triangula nildelto, priskribita de grekaj geografoj kiel la greka litero delta (Δ), donis tiun nomon al deltoj trans la mondo. Riĉigo de la akvo per sedimentoj el la Nilo kiujn marfluoj irigas orienten subtenas la fiŝajn industriojn de la Orienta Mediteraneo.
El ĝia plej fora enflurivero, la Ruvjironza, al la Mediteraneo, la Nilo longas ĉirkaŭ 6.695 km. Anstataŭe mezuri el Lago Viktoria donus longecon de ĉirkaŭ 5.584 km.
La Nilo (nomata iteru en la antikva egipta) estis la vivdonanto de la praa egipta civilizo, kaj la plejparto de la loĝantoj kaj ĉiu urbo en Egiptio estis en la Nila valo. Ĝi ankoraŭ subtenas grandan parton de la loĝantaro de Egiptio, kiu loĝas inter la alie neenviveblaj regionoj de la Sahara Dezerto. La rivero inundis ĉiuprintempe, metante fekundan grundon sur la kampojn. En kelkaj lokoj la rivero havas kataraktojn, areoj de pli rapide fluanta akvo kun multaj insuletoj, malprofunda akvo, kaj rokoj, kreante obstaklon por ŝipoj. La unua katarakto, la plej proksima al la riverfino, estas ĉe Asvano al la nordo de la Asvana Baraĵo. La Nilo norde de Asvano estas populara turistovojo, kun krozŝipoj kaj tradiciaj lignaj velaj ŝipoj nomiĝantaj felukoj.
Kvankam la plejparto de egiptoj ankoraŭ loĝas en la Nila valo, la kreo de la Asvana Baraĵo (finita en 1970) por provizi hidroelektron ĉesigis la ĉiuprintempajn inundojn kaj ilian renovigon de la fekunda grundo.
Urboj ĉe Nilo inkluzivas Ĥartumon, Asvanon, Luksoron (Tebon), kaj la Giza-Kairan urboduon.
Neniu sciis kie situas la fonto de la Nilo ĝis la 19-a jarcento, kiam John Hanning SPEKE unue ĝuste identigis ĝin kiel Lagon Viktorian. Antaŭaj esplorvojaĝoj ekde antikvaj tempoj malsukcesis trovi la fonton, kaj el tio venis la klasikaj prezentoj de la rivero kiel vira riverdio kun la kapo kaŝita per drapaĵoj.
La vorto "Nilo" venas el la greka vorto Nelios, kiu signifas rivera valo.
La Nilo subtenis egiptan kulturon ekde la ŝtonepoko. La ĉiujara inundo personiĝis per la dio Hapy, kiu regis fekundecon kaj regeneron.
[redaktu] La Eonilo
La nuntempa Nilo estas almenaŭ la kvina rivero kiu fluis norden el la altejoj de Etiopio. Satelitaj bildoj montras sekajn akvovojojn en la dezerto okcidente de Nilo. Unu Eonila Kanjono plenigita de surfacaj movoj prezentas praan Nilon, nomiĝantan la Eonilo kiu fluis dum la malfrua Mioceno, portante malpezajn sedimentojn al la Mediteraneo, kie oni trovis multajn gaskampojn. Sude de Kairo, la kanjono plena de sablo profundas 1400 metrojn.
- Nila paleogeografio (angle)
- [1] A site on the world's Rivers
Kategorioj: Riveroj en Afriko | Ugando | Burundo | Sudano | Egiptio