Etiopio
El Vikipedio
Etiopio(ኢትዮጵያ en Amhara lingvo) estas lando en Orienta Afriko, de kie eliras la Nilo Blua.
- Landkodo: ET.
- E-nomo: [a] Etiopujo; [m] Abisenujo; [o] Federacia Demokratia Respubliko Etiopio.
- Nacia nomo: Jeityopia Huzbawi Demokrasijawi Republik (am); Federative Democratic Republic of Ethiopia (en).
- Areo: 1.221.900 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Negasso Gidada.
- Ĉefurbo: Adis-Abebo (1.243 mil).
- Loĝantaro: 56.404 mil (1995), inter ili 39,2% amharoj, 38,0% oromoj, 7,4% tigrajoj.
- Ŝtatlingvo: amhara kaj angla.
- Kredantoj: islamanoj 50%, kristanoj 40%, animistoj 10%.
- Eksporto: kafo, ledaĵo, semoj de oleaj kreskaĵoj.
- Pokapa GNP: 100 $.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Aksuma urboruinoj, Simena nacia parko, Lalibela (enroke elĉizita) templo.
[redaktu] Historio
De 330 kristana ŝtato, pro prediko de Frumentius.
Ĝi sekvis la egiptan eklezion al koptismo. Post islama konkero de Egiptio, ĝi restis izolita el ceteraj kristanoj. La rumoroj pri foraj etiopaj kristanaj reĝoj estis unu el la fontoj de la legendo de Pastro Johano.
En 19-a jarcento dum afrika koloniado konservas sendependecon. Tial rastafarianismo kredis Etiopion la lando promesita de Dio al la nigruloj.
En 1930-aj jaroj estis okupita de Italio post milito en oktobro de 1935 kiu mortigis 250 000 personojn. Ĝis 1974 ĝin regis Hajle Selasie. Post tio venis periodo de militaj reĝimoj, popolaj malkontentoj kaj konfliktoj. En 1991 de la ŝtato dispartiĝis Eritreo.
Etiopia Esperanto-movado laŭ EdE-E 1933
Etiopujo (Afriko). Laŭ informo de UEA el 1928 la "unua E-isto estis Karlo Ludvik en Addis Abeba en 1925". Laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj estis nur en Addis Abeba.
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |