Nobel-premio
El Vikipedio
Iniciatita laŭ la testamento de Alfred Nobel, kiu estis la inventinto de la dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) estas premio donata al la homoj kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinare kontribuis al la socio. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. Komence de 1902, la premiojn formale disdonas la Reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la Norvega Reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).
La premio konsistas el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado.
Premioj Nobel estis donataj ĉiujare ekde 1901 pro atingoj en la jenaj fakoj :
- Nobel-premio pri fiziko
- Nobel-premio pri kemio
- Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino
- Nobel-premio pri literaturo
- Nobel-premio pri paco
En 1968, la Banko de Svedio (Sveriges Riksbank) iniciatis la premion de ekonomika scienco:
- Nobel-premio pri ekonomiko
Je tiu tempo, oni decidis ne aldoni pli da premioj en la estonteco.
Vidu ankaŭ la paĝon pri la Sveda Akademio.
[redaktu] Diversaĵoj
Por aliaj fakoj, estas premioj, kiujn oni konsideras ekvivalentaj al la Premio Nobel, kiel :
- la Medalo Fields por matematiko
- la Wollaston-Medalo por geologio
- la premio Turing por komputiko.
Ekzistas ankaŭ parodio de la Premio Nobel, la Ig-Nobel-Premio, kies nomo estas vortludo en la angla kaj kiu estas premiita ĉiujare mokante ne-refareblajn aŭ ne-refarindajn atingojn.
[redaktu] Vidu ankaŭ :
- Nobel-premiitoj, kiuj studis aŭ uzis Esperanton.
- Nobel-premiitinoj, virinoj kiuj havis Nobel-Premiojn.
- Ig-Nobel-Premio
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- La TTT-ejo de la Fondaĵo Nobel en la angla - kelkaj biografioj estas plurlingvaj.
- Sliparo de ĉiuj Nobel-premiitoj en kiu vi povas serĉi laŭ la jaroj, la fakoj, la nomoj, la landoj, la lingvoj, ktp. por Eo-parolantoj kaj franc-parolantoj.