Písečná (Jeseník)
El Vikipedio
Písečná estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Jeseník sur landvojo el urbo Jeseník al ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando inter vilaĝoj Mikulovice kaj Česká Ves.
La unua skribmencio pri Písečná devenas el la jaro 1373. La nomon Písečná ĝi portas ekde la jaro 1948, antaŭe ĝi estis markata kiel Sandhýbl, kio estis similo de la germana Sandhübel, t.e. sabla monteto. La hodiaŭa Písečná situas meze de devena ampleksa vilaĝo en valo de rivero Bělá, nomita Waltersdorf, kiu estas menciata jam en 1284 kaj kiu verŝajne pereis antaŭ 1420. Sed multe pli certa estas ligo al alia vilaĝo aŭ parto de vilaĝo kun nomo Wüstekirche, kiu estas nomita en 1373 kaj jam tiam ĉi tie oni minis ferercon kaj oron.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jeseník | |
▼ | |
Bělá pod Pradědem ~ Bernartice ~ Bílá Voda ~ Černá Voda ~ Česká Ves ~ Hradec-Nová Ves ~ Javorník ~ Jeseník ~ Kobylá nad Vidnávkou ~ Lipová-lázně ~ Mikulovice ~ Ostružná ~ Písečná ~ Skorošice ~ Stará Červená Voda ~ Supíkovice ~ Uhelná ~ Vápenná ~ Velká Kraš ~ Velké Kunětice ~ Vidnava ~ Vlčice ~ Zlaté Hory ~ Žulová | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |