Vlčice (Jeseník)
El Vikipedio
Vlčice estas nomo de vilaĝo (en la ĉeĥa en pluralo, en traduko Lupinoj), kiu estas derivita memkompreneble de lupo, sed ĉar ĝi estas kunigata kun nomo de loka rojo, estis elparolita ankaŭ opinio, ke temas pri metaforo por marko "kiel de lupo sovaĝa, rapida akvo". La germana nomo Wildschütz kaj ankaŭ ties pli antaŭaj similoj atestas pri tio, ke tiel ĉi estis nur lingve transformita la devena slava nomo, sed kiu ebligis tute alian interpretadon, nome en senco de "sovaĝa pafisto", t.e. ŝtelĉasisto. En la jaro 1985 Vlčice estis formale aligita al proporcie malproksima Javorník, sed tiu ĉi eraro estis jam korektita kaj ekde la jaro 1990 tio estas denove la memstara vilaĝo, kiu havas partojn Vlčice, Bergov, Dolní Les kaj Vojtovice.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jeseník | |
▼ | |
Bělá pod Pradědem ~ Bernartice ~ Bílá Voda ~ Černá Voda ~ Česká Ves ~ Hradec-Nová Ves ~ Javorník ~ Jeseník ~ Kobylá nad Vidnávkou ~ Lipová-lázně ~ Mikulovice ~ Ostružná ~ Písečná ~ Skorošice ~ Stará Červená Voda ~ Supíkovice ~ Uhelná ~ Vápenná ~ Velká Kraš ~ Velké Kunětice ~ Vidnava ~ Vlčice ~ Zlaté Hory ~ Žulová | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |