Vápenná
El Vikipedio
Vápenná (en traduko Kalkŝtona) estas submontara vilaĝo sur rivero Vidnávka, situita inter Sokolský montodorso, Hornolipská montetaro kaj Žulovská montetaro. Vápenná, simile kiel la proksima Lipová-lázně, havas belegan situon inter grandegaj montaraj masivoj, kio donas al ĝi idealan elirpunkton por la plej diversaj sportaj kaj refreŝigejaj aktivecoj.
[redaktu] Historio
La unua skribmencio devenas nur el la jaro 1358. Kiel la nomo mem diras, en la vilaĝo kaj en la ĉirkaŭaĵo oni jam dum longaj jarcentoj minis kalkŝtonon. Ŝtonindustrio ĉi tie havas vere tradicion, en la ĉirkaŭaĵo ni povas trovi kvanton da minejoj por granito kaj marmoro.
[redaktu] Ĉirkaŭaĵo
En la ĉirkaŭaĵo troviĝas ankaŭ kvanto da kavernaj sistemoj, sed alirebligitaj estas sole la konataj Kavernoj Na Pomezí, situantaj proksimume 4 km sudoriente de la vilaĝo.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jeseník | |
▼ | |
Bělá pod Pradědem ~ Bernartice ~ Bílá Voda ~ Černá Voda ~ Česká Ves ~ Hradec-Nová Ves ~ Javorník ~ Jeseník ~ Kobylá nad Vidnávkou ~ Lipová-lázně ~ Mikulovice ~ Ostružná ~ Písečná ~ Skorošice ~ Stará Červená Voda ~ Supíkovice ~ Uhelná ~ Vápenná ~ Velká Kraš ~ Velké Kunětice ~ Vidnava ~ Vlčice ~ Zlaté Hory ~ Žulová | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |