Skorošice
El Vikipedio
Skorošice estas malnovepoka vilaĝo situanta en distrikto Jeseník sur limoj de pentrinda Žulovská montetaro kaj krutaj montopintoj de la plej alta parto de Travenská montetaro. Skorošice situas en valo de Skorošický rojo, proksimume 1,5 km okcidente de vilaĝo Žulová. Dominaĵo de la vilaĝo estas belega grandega montodorso inter montopintoj Špičák (957 m) kaj Břidličný (946 m).
La vilaĝo neoficiale dividiĝas je du partoj - Dolní Skorošice kaj Horní Skorošice. Partoj de Skorošice estas vilaĝetoj Petrovice,Nýznerov kaj Sedm lánů. Apartenis al ĝi ankaŭ belegaj pereintaj vilaĝoj Kamenná kaj Hraničná. Precipe en la interesa supra parto de Skorošice ni trovos kvanton de proporcie koservintaj domoj el tempoj de la germana loĝigo.
[redaktu] Ĉirkaŭaĵo
En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas multaj forlasitaj ŝtonminejoj, el kiuj kelkaj estas inunditaj kaj ili servas por somera refreŝigado. En valo super apuda vilaĝo Nýznerov estas trovebla belegan naturan memorigaĵon Nýznerovajn akvofalojn sur Arĝenta rojo. La tuta ĉirkaŭaĵo estas elirpunkto por turistoj en la centran parton de Rychlebské hory.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jeseník | |
▼ | |
Bělá pod Pradědem ~ Bernartice ~ Bílá Voda ~ Černá Voda ~ Česká Ves ~ Hradec-Nová Ves ~ Javorník ~ Jeseník ~ Kobylá nad Vidnávkou ~ Lipová-lázně ~ Mikulovice ~ Ostružná ~ Písečná ~ Skorošice ~ Stará Červená Voda ~ Supíkovice ~ Uhelná ~ Vápenná ~ Velká Kraš ~ Velké Kunětice ~ Vidnava ~ Vlčice ~ Zlaté Hory ~ Žulová | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |