Pedofilio
El Vikipedio
Pedofilio (el la greka pais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas tiu primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskuloj (la t.n. pedofiloj) al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj).
La esprimon enkondukis (kiel „Paedophilia erotica“) en 1886 la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing en sia verko Psychopathia sexualis.
Oni skizas la sekvajn trajtoj de pedofilio:
- La seksa interesiĝo trafas infanojn, kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la puberteco
- La seksa interesiĝo estas primara, tio estas celas senescepte aŭ ĉefe infanojn
- La seksa interesiĝo estas longdaŭra tiurilate
Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de infanoj pedofilio, sed tiam temas nur portempa seksa dekliniĝo kaj la primara seksa interesiĝo direktiĝas al plenkreskuloj.
Se la primara inklino celas junulojn (t. e. homojn post komenco de puberto), oni parolas pri efebofilio; se ĝi celas virajn junulojn, oni parolas pri pederastio.
La plej danĝerigita aĝo estas inter 4 kaj 14 kaj oni povas rimarki du pintojn: unu ĉe de 5 ĝis 6 jaroj, la alia ĉe 11 ĝis 12 jaroj.
Por la pedofiloj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la infano kaj li evitas la rektan seksan kuniĝon (preferas masturbadon).
La pedofiloj ofte proksimiĝas kun amikeco al la sensuspektaj infanoj (sukera oĉjo) ofte al la t.n. ŝlosilinfanoj, kiuj en la lernejaj libertempoj estas solaj kaj havas propran ŝlosilon al loĝejo pro laboro de la gepatroj.
La moderna pedofilo serĉas per interreto la viktimojn. Ofte okazas, ke la gepatroj mem sendas la infanojn al la pedofilo, kiu anoncas sin ekz. reklamisto, laboranta kun infanoj. Li ofte ofertas 100 eŭrojn por fotoj kun nudaj infanoj (evento en Hungario, 2005).
La pedofiloj povas formi eĉ sekretan grupon tra interreto (krimasocio) kaj interŝanĝi pornografiajn fotojn. Tio jam ne estas tre sekura metodo, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝa enhavo, paĝoj.
La pedofiloj ne saniĝas eĉ post mallibereja puno; ĉirkaŭ duono el ili denove daŭrigas sian seksan kliniĝon.
[redaktu] Pedofilio inter la pastroj
En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – pedofiliaj akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinde estas, ke en (plimulto da) aliaj eklezioj, la pastroj rajtas edziĝi.