Pedro Álvares Cabral
El Vikipedio
Pedro Álvares Cabral [Kabral],(Belmonte, 1467 aŭ 1468 – Santarém, 1520 aŭ 1526) estis portugala navigisto, al kiu la reĝo de Portugalio Manuel la 1-a konfidis la estraron de la dua armado, kiu estis sendita al Orienthindio. Li estas ĝenerale konsiderata kiel la unua eŭropano kiu malkovris Brazilon, je la 22-a de aprilo de 1500.
Laŭ kelkaj historiistoj, li naskiĝis en la urbo Belmonte, en la portugala provinco Beira Baixa. Li estis la tria filo de Fernão CABRAL (Provincestro de Beira kaj de Belmonte), kaj de Isabel de GOUVEIA. Li edziĝis al Isabel de CASTRO, filino de la nobelo Fernando de Noronha. Li certe havis bonan lernadon de navigadteĥniko kaj egan sperton kiel maristo, ĉar la Reĝo D. Manuel konfidis al li la daŭrigadon de la laboro de Vasco da Gama, kiu estu la serĉado de spicoj en Orienthindio, per nova marvojo malkovrita de Gama.
Cabral eliris en la maron je la 9-a de marto de 1500 el la plaĝo Restelo en Lisbono kaj, post nevola aŭ vola malproksimigo de la normala kurso por la Orienthindio, li malkovris novajn terojn, verdire la orienta bordo de la sudamerika kontinento, kie hodiaŭ estas Brazilo, je la 22-a de aprilo de 1500. Post la malkovro de Brazilo kaj deklaracio de ĝia apartenanteco al Portugalio, Cabral sekvis sian vojon al Orienthindio.
Revenante al Portugalio, D. Manuel donis al li plurajn honoraĵojn sed, pro ankoraŭ ne konataj politikaj kialoj, ne alvokis lin por sekvaj vojaĝoj. Pedro Álvares Cabral forpasis forgesite en la urbo Santarém, laŭ kelkaj en la jaro 1520, laŭ aliaj en 1526. Estas monumentoj en lia memoro en la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, ĉi-tie en la Avenuo Pedro Álvares Cabral.