Lisbono
El Vikipedio
Lisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo de Portugalio. Ĝi situas en okcidenta Portugalio (38° 42' N, 09° 11' U Mapo), ĉe la enfluejo de rivero Taĵo en la Atlantikon.
En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de 2001).
La urbo estis fondita de fenicoj aŭ helenoj. La nomo devenas de greka Olissipo, el Uliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la moderna Lisboa.
Ĝi estis romia kolonio de la regiono Lusitania. Post diversaj konkeroj, de 1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio.
Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj el Brazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.
Kelkiam estis in Lisbono grandaj tertremoj, la plej granda kaj fama je la 1-a de novembro 1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn.
Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de 1910 kiu forigis reĝon Manuel la 2-a kaj de la Revolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de 1974), kiu faligis la diktaturon de Marcello Caetano, la sekvanto de Salazaro.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
![]() |
Subdividoj de Portugalio | ![]() |
---|---|---|
Aŭtonomaj regionoj: Acoroj | Madejro | ||
(t.n.) Distriktoj: Avejro | Beja | Braga | Bragança | Castelo Branco | Koimbro | Évora | Faro | Guarda | Leiria | Lisbono | Portalegre | Porto | Santarém | Setúbal | Viana do Castelo | Vila Real | Viseu |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |