Pizo (Italio)
El Vikipedio
Pisa | |
Regiono: | Toskanio (Toscana) (2005) |
---|---|
Provinco: | Pisa (2005) |
Koordinatoj: | 43° 43' N, 10° 24' E Mapo |
Alto super marnivelo: | 4 m |
Areo, km2: | 185 (2005) |
Loĝantaro: | 88363 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 462 (2005) |
Subdividaĵoj: | Marina di Pisa, Tirrenia, Calambrone, Barbaricina, Riglione, Oratoio, Putignano , San Piero a Grado, Coltano, Sant'Ermete (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Cascina, Collesalvetti (LI), Livorno (LI), San Giuliano Terme (2005) |
Sankta patrono: | San Ranieri |
Festa tago: | 17-a de junio (2005) |
Nomo de loĝantoj: | pisani |
Poŝtkodo: | 56100 (2005) |
Imposta kodo: | G702 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 050026 (2005) |
Telefona prefikso: | 050 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.pisa.it/ |
Pizo (itale Pisa) estas urbo en Toskanio (Italio), ĉefurbo de provinco Pisa.
Ĝiaj koordinatoj estas 43° 43‘ N kaj 10° 24‘ E. Situante proksime de la bordo de la Tirena Maro (parto de Mediteraneo) ĝi havas mezuman alton de nur 4 metroj super marnivelo. Ĝi situas ĉe rivero Arno. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 85.000.
Ĝi internacie plej famas eble pro la "Oblikva Turo" (torre pendente) de sia katedralo, kiu estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Same kiel Amalfi, Ĝenovo kaj Venecio Pizo dum la "Alta Mezepoko" ĝis la 13-a jarcento estis aŭtonoma mara respubliko, kies potenco baziĝis precipe sur la komerco de ĝia ŝiparo.
En Pizo naskiĝis Galilejo kaj Fibonacci.
Ĝemelurboj de Pizo estas
[redaktu] Esperanto
Pizo estas sidejo de la eldonejo Edistudio.