Pravda
El Vikipedio
Pravda (ruse правда, la vero) estis fama rusa tag-gazeto ekde la soveta epoko. Ĝi estis eldonita en Moskvo kaj disvastigita en la tuta lando. Ĝi aperis ekde 1912 ĝis 1996. Inter 1918 kaj 1991 ĝi estis la oficiala gazeto de la Komunista partio de Sovetunio.
Oni fondis ĝin en 1912 en Sankt-Peterburgo kiel tag-gazeton por laboristoj. Ĝi estis baldaŭ grava organo de la bolŝevika movado. Lenin kontrolis la gazeton eĉ el Svislando. La cara polico kelkfoje malpermesis ĝin, sed ĝi aperis ĉiam sub alia nomo. La Pravda iĝis en 1918 oficilala partia gazeto kajs restis tia ĝis 1991, kolapso de la komunista regado. Ekde tiam komenciĝis la subenfalo. Oni vendis la gazeton en 1992 al grekaj inventistoj. La Pravda iĝis organo de la konzervativa, nacionalista opozicio, la legantaro daŭre ŝumpis ĝis 1996, kiam en julio oni ĉesis la eldonon.
La Pravda kiel oficiala soveta ŝtata partia gazeto aperigis politikajn, sciencajn, ekonomiajn, kulturajn artikolojn, beletron, analizojn. Krom tiuj aperis leteroj de legantoj kaj propaganda literaturo de la komunistoj.
Pri la eksterlandaj aferoj de la Sovetunio okupiĝis ĉefe la alia registara gazeto, la Izvestija, Pravda publikigis nur riportojn el aliaj landoj.