Princo-elektisto
El Vikipedio

Princoj-elektistoj (germane Kurfürsten, komparu: pragermane kuri=elekto, latine electores) en Sankta Romia Imperio ekde la fino de la 12-a jarcento decidis pri la elekto de la germana reĝo, kiu samtempe havis la titolon Romia imperiestro.
Ili estis sep:
- ĉefepiskopo de Majenco (la plej supera kanceliero de Germanio)
- ĉefepiskopo de Treviro (la plej supera kanceliero de Italio)
- ĉefepiskopo de Kolonjo (la plej supera kanceliero de Burgundio)
- reĝo de Bohemio (la plej supera verŝisto)
- palatino de Rejno (la plej supera tablisto)
- duko de Saksio (la plej supera marŝalo)
- margrafo de Brandenburgio (la plej supera ĉambelano)