Purgatorio
El Vikipedio
La Purgatorio estas, laŭ katolikismo, loko, en kiu pekintaj animoj estas punataj pro siaj pekoj. La ekzisto de Purgatorio estis dogme fiksita de la katolika eklezio en 1254.
Laŭ katolikismo la konfeso de peko ja liberigas de la kulpo, sed ne de la puno; de tiu eblas liberiĝi nur per indulgenco, akirebla per pentofaro, fasto, almozoj, pilgrimado ktp. Kiu ne akiris sufiĉan indulgencon dum la vivo, devas post la morto suferi punon, sed fine atingos la Ĉielon (aŭ la Paradizon). Kiu kulpis mortan pekon, iras ne en la Purgatorion, sed en la Inferon kaj tie restas eterne (male al judismo). Kiu kulpis nepardoneblan pekon, eĉ malgraŭ konfeso iras inferen. Ne klaras, kio okazas pri homoj, kiuj mortas kun nekonfesitaj venialaj pekoj, sed multaj supozas, ke eĉ tia homo rajtas iri al la Purgatorio.
Vivantoj povas helpi mallongigi la punon de mortintoj, ekzemple per propreĝado aŭ per pago al la eklezio (kiu kompense celebras meson).
La protestantismo ne agnoskas la ekziston de Purgatorio, nek la propreĝagon por mortintoj.