Regiono Norda Unguĵo
El Vikipedio
Norda Unguĵo aŭ Norda Zanzibaro (svahile Mkoa wa Unguja Kaskazini) estas regiono de Tanzanio. Ĝi konsistas el la norda parto de insulo Zanzibaro (Unguĵo). Ĝia ĉefurbo estas Mukokotoni.
La regiono mezuras ĉirkaŭ 470 km²; laŭ la censo de 2002 ĝi havis 136.953 loĝantojn.
Norda Unguĵo konsistas el du distriktoj, nomataj "Nordo A" kaj (sude de ĝi) "Nordo B". En 2002 Nordo A havis 84.348 loĝantojn, Nordo B 52.605.
Al la regiono apartenas ankaŭ insuleto Tumbatu, kiu estas ĉ. 10 km longa kaj situas en golfo nord-okcidente de Zanzibaro.
![]() |
Regionoj de Tanzanio | ![]() |
---|---|---|
Tanganjikio | ||
Aruŝo · Daresalamo · Dodomao · Iringo · Kagero · Kigomo · Kilimanĝaro · Lindi · Manjaro · Maro · Morogoro |
||
Zanzibaro | ||
Norda Pembo · Suda Pembo · Centra-Suda Unguĵo · Norda Unguĵo · Urba-Okcidenta Unguĵo |