Regionoj de Tanzanio
El Vikipedio
Tanzanio estas administre dividita al 26 regionoj (mkoa), jene listigitaj kun siaj ĉefurboj (en krampoj):
- Aruŝo (Aruŝo)
- Dar es Salaam (Daresalamo)
- Dodomao (Dodomao)
- Iringo (Iringo)
- Kagero (Bukobo)
- Kigomo (Kigomo)
- Kilimanĝaro (Moŝo)
- Lindi (Lindi)
- Manjaro (Babati)
- Maro (Musomo)
- Mubejo (Mubejo)
- Morogoro (Morogoro)
- Mutvaro (Mutvaro)
- Muvanzo (Muvanzo)
- Norda Pembo (Ŭeto)
- Suda Pembo (Mukoani)
- Pŭani (Kibaho)
- Rukvo (Sumbavango)
- Ruvumo (Sonĝeo)
- Ŝinjango (Ŝinjango)
- Singido (Singido)
- Taboro (Taboro)
- Tango (Tango)
- Centra-Suda Unguĵo (Koani)
- Norda Unguĵo (Mukokotoni)
- Urba-Okcidenta Unguĵo (Zanzibaro)
Tiuj ĉi regionoj estas subdividitaj al 129 distriktoj. La du regionoj de Pembo kaj la tri de Unguĵo (Zanzibaro) situas sur insuloj en la Hinda Oceano, same distrikto Mafia en Regiono Pŭani.
Ĝis 2002 regiono Manjaro estis parto de regiono Aruŝo.