Regiono Ruvumo
El Vikipedio
Regiono Ruvumo (svahile Mkoa wa Ruvuma) estas la plej suda regiono de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Sonĝeo.
Laŭ censo de 2002 la regiono havis 1.117.166 loĝantojn. Ĝia areo estas 63.498 km².
La nomon de la regiono donis rivero Ruvumo, kiu grandparte konsistigas ĝian sudan limon; escepto estas peco inter Malavia Lago kaj urbo Mitomoni, kiu pli-malpli sekvas la sudan latitudon de 11° 34'. Ĉe la laga bordo situas haveno Mubambo, ligita per ŝoseo al Mutvaro ĉe la Hinda Oceano.
La regiono situas en la sudo de la lando. Ĝiaj limoj estas al:
- Regiono Morogoro (norde)
- Regiono Lindi (nord-oriente)
- Regiono Mutvaro (oriente)
- Mozambiko (sude, trans rivero Ruvumo)
- Malavia Lago (okcidente, kun Malavio aliflanke)
- Regiono Iringo (nord-okcidente)
La regiono estas administre dividita en jenajn kvin distriktojn:
- Mbinga
- Namtumbo
- Sonĝeo Kampara
- Sonĝeo Urba
- Tunduru
![]() |
Regionoj de Tanzanio | ![]() |
---|---|---|
Tanganjikio | ||
Aruŝo · Daresalamo · Dodomao · Iringo · Kagero · Kigomo · Kilimanĝaro · Lindi · Manjaro · Maro · Morogoro |
||
Zanzibaro | ||
Norda Pembo · Suda Pembo · Centra-Suda Unguĵo · Norda Unguĵo · Urba-Okcidenta Unguĵo |