Ruvumo (rivero)
El Vikipedio
Ruvumo (svahile Ruvuma) estas rivero en Afriko, kiu formas la plej grandan parton (ĉ. 730 km) de la limo inter Mozambiko kaj Tanzanio. Ĝi longas ĉ. 1080 km; ĝia baseno ampleksas ĉ. 166.000 km².
Ruvumo donis sian nomon ankaŭ al regiono Ruvumo. Ĝi fontas en Tanzanio ĉ. 50 km oriente de Malavia Lago, tamen fluas ne al tiu ĉi, sed orienten al la Hinda Oceano. Tiun ĝi atingas sude de Mutvaro, ĉe 10° 28' S, 40° 26' E Mapo. Ĝia unua flanka rivero estas la preskaŭ samgranda Luĝendo (Lujenda), kiu atingas ĝin de sud-okcidento, el Mozambiko. De la tanzania flanko alfluas Muhuwesi kaj Lumesule.
La rivero atingas larĝon de pluraj cent metroj, ĉe la riverbuŝo eĉ ĉ. 1,5 kilometrojn; ĝi tamen estas malprofunda kaj en la seka sezono multloke travadebla.
En 2002 la registaroj tanzania kaj mozambika interkonsentis konstrui unuan ponton, kies fondoŝtonojn oni metis ambaŭflanke je la 10-a de oktobro 2005. La ponto pretiĝu en 2008.
Kategorioj: 10° S | 40° E | Riveroj en Afriko | Mozambiko | Tanzanio