Samarkando
El Vikipedio
Samarkando, uzbeke: Samarqand / Самарқанд, arabaj literoj: سهرقند , en multaj lingvoj: Samarkand, estas urbo en Uzbekio. Ĝi estas fama pro ĝia arkitekturo.
[redaktu] Historio
Samarkando estas tre malnova urbo, kiun oni fondis preskaŭ antaŭ 3 mil jaroj. Aleksandro la Granda konkeris la urbon en la jaro -329. Grekoj nomis ĝin "Marakanda". En tiu tempo kaj ankaŭ poste Samarkando estis grava urbo de la strato de silko de Ĉinio al la okcidento. En la frua islama epoko ekde la 7-a jarcento la urbo prosperis ĝis la detruo far Ĝingis-Ĥano en la jaro 1220. En la 14-a jarcento Tamerlano igis Samarkandon ĉefurbo de sia granda imperio. En 1868 Samarkando iĝis parto de rusa imperio kaj de 1925 ĝis 1930 ĝi estis ĉefurbo de la uzbeka socialista sovjeta respubliko.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Registan
- Ŝahi-Zinda Tomboj
- Tombo de Danielo (de la Biblio)
- Bazaro de Samarkando
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Internacia muzeo de paco kaj solidaro en samarkando (esperante)
- Granda bildo de "Registan"
- Malgranda bildo de "Registan"