Sankta Jakobo
El Vikipedio
Sankta Jakobo (aŭ Jakobo la Granda, Jakobo la Ĉefa, hispane: Santiago) estis filo de Zebedeo kaj unu el la dek du apostoloj de Jesuo. Li mortis ĉirkaŭ la jaro 44.
Enhavo |
[redaktu] Biblio
En la Nova Testamento Jakobo estas filo de Zebedeo kaj de Salome. Li estis, kiel ankaŭ sia patro kaj sia frato Johano, fiŝkaptisto ĉe la galilea maro kaj laboris kun Andreo kaj Simon Petro (Mt 4,21 kaj Lk 5,10). Jakobo estis, kiel sia frato Johano kaj Petro inter la unuaj disĉiploj (Mt 4,21), kiuj havis specifan rangon inter la disĉiploj (Mt 17,1; 26,37 Lk 8,51). Jakobo kaj Johano estis nomitaj de Jesuo "Boanerges", tondrofiloj, pro ilia kredofervoro (Mk 3,17). Post la resurekcio Jakobo kaj aliaj apostoloj troviĝas en Jerusalemo (Apg. 1,13). Ĉirkaŭ 44 p. K. li estis mortigita de Herodo Agripa la 1-a (Apg. 12,1f).
[redaktu] Legendoj
Ekzistas multaj legendoj pri Jakobo. En Hispanio oni diras, ke Jakobo predikis sur la ibera duoninsulo tuj post la resurekcio de Jesuo kaj tie varbis multajn disĉiplojn. En la, laŭ li nomita pilgrimejo Santiago de Compostela oni konstruis katedralon post malkovro de lia tombo. Laŭ alia tradicio liaj relikvoj troviĝas en Tuluzo (Francio) en la preĝejo Sankta Saturnino.
[redaktu] Protektanto
Jakobo la Granda estas protektanto:
- de Hispanio
- de pilgrimuloj
- de laboristoj, farmaciistoj kaj drogistoj
- de ĉapelistoj, vaksotiristoj kaj ĉenforĝistoj
- de militistoj
- por vetero
- de pomoj kaj kampofruktoj
- kontraŭ reŭmatismo
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Leksikono pri sanktuloj (germane)
- Studoj pri Sankta Jakobo (germane)
- Germana Sankta Jakobo Asocio (germane)