Santiago de Compostela
El Vikipedio
Santiago de Compostela urbo de Hispanio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Galegio (ĉefurbo) | ||||
Urbestro | S-ro Xosé Antonio Sánchez Bugallo (PSdeG-PSOE) |
||||
Areo | 223 km² | ||||
Alto super maro | 260 m | ||||
Loĝantoj | 92 919 2005 |
||||
Loĝdenso | 414,19 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 15700 | ||||
Santiago de Compostela [santjago de kompostela] estas hispana urbo, en la provinco Korunjo. Ĝi estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Galegio. En ĝi loĝas ĉ. 100.000 homoj. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 42° 53' N, 8° 33' U Mapo.
La nomo signifas Sankta Jakobo de la kampo de steloj. Santiago estas konata ekde la mezepoko, ĉar la urbo estas la celo de la Jakoba Vojo. Laŭ la tradicio, en la urbo estis trovita la tombo de la apostolo Jakobo la Granda.
La malnova kvartalo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kaj en ĝi elstaras la gotika katedralo. Ties bildo ornamas la hispanajn monerojn de 1, 2 kaj 5 cendoj.
Gravan historian tradicion posedas la universitato.
Enhavo |
[redaktu] Deveno de la nomo
La nomo estas kunmetaĵo el "Santiago" (t.e. Sankta Jakobo), kio venis tra la formo "Sant Jago", el la latina "Sanctus Iacobus" kaj "Compostela". Al tiu dua ero oni donas diversajn signifojn. Laŭ popola tradicio, kaj pro ia lumaĵo ligita al la tombo de Jakobo, oni emas supozi ke ĝi devenas el la latina "campus stellae", t.e. stelkampo (vidu la urban blazonon: stelo kaj relikvujo). Kutime nuntempe oni supozas ke la nomo devenas de tombejo - la romianoj entombigis siajn mortintojn ĉe vojoj kaj krucvojoj - apud vojo, la signifo estanta "compostum" (latina vorto por tombejo). En la muzeo de la katedralo videblas la malnova vojo sub la katedralo. Ĉar ankaŭ tiu klarigo ne praveblas, kaj tial troviĝas multaj diversaj provoj klarigi la devenon en la faka literaturo.
[redaktu] Historio
La nuntempa Santiago evoluis el antikva ĉevalstacio de la romia poŝto. Ĝi troviĝis je la vojkruco inter la ekspresvojo XIX (19) de Bracara Augustus tra Lucus Augustus al Asturica Augustaa, nuntempe Braga, Lugo kaj Astorga, kaj la vojo al Iria Flavia, la plej grava haveno de Gallaecia (proksimume la nuna Galegio) kaj al Brigantium. Nuntempe oni emas identigi tiun ĉevalstacion kaj la tiean postan loĝlokon kun Asseconia.
En 1985 Santiago de Compostela estis deklarita monda kulturherdaĵo de UNESKO. La pilgrimvojo al Santiago iĝis en 1987 unua eŭropa kulturvojo.
En la jaro 2000 Santiago de Compostela estis la kultura ĉefurbo de Eŭropo.
[redaktu] Loĝantarevoluo
Demografia evoluo de Santiago de Compostela inter 1900 kaj 2005 | |||||
1900 | 1930 | 1950 | 1981 | 2004 | 2005 |
24.120 | 38.270 | 55.553 | 82.404 | 92.298 | 92.919 |
[redaktu] Pilgrimejo
Santiago ŝajne estis pilgrimejo jam en antaŭkristana tempo, antaŭ la romiaj invadoj, dum la epoko de la keltoj. Tiaj paganaj influoj eble estas la deveno de la posta kristana pilgrimejo.
En 830, kiam oni trovis en tombo ostoj, laŭdire de la apostolo Jakobo, Santiago iĝis pilgrimejo. En la impresa katedralo orumita baldakeno ornamas la altaron. Konstanta pilgrimulfluo vicas antaŭ granda sidanta statuo de Sankta Jakobo, kiun oni ĉirkaŭbrakumas kaj kisas.
Santiago de Compostela estas, kiel Romo kaj Jerusalemo, unu el la plej gravaj pilgrimejoj de la kristana mezepoko. Pilgrimuloj venis el tiaj foraj landoj kiel Skandinavio aŭ la orienta Eŭropo. Ekde la 15-a jarcento ekzistas sanktaj jakobaj jaroj, kiu estas festitaj kiam la tago de Jakobo (la 25-a de julio) estas dimanĉo. Ekde la sankta jaro 1976 renaskiĝas la Jakoba Vojo. Jare ĉirkaŭ 75.000 pilgrimuloj alvenas piede, bicikle, ĉevalrajde aŭ ankaŭ rulseĝe al Santiago.
Ekde la frua 11-a jarcento la jakoba konko (pecten maximus) estas konata simbolo de pilgrimuloj. En 1106 oni atestas en Italio pri mirakloj okazintaj nur post tuŝo de tia pilgrimsimbolo. La konkoj estis alportitaj de la atlantika marbordo ĝis Santiago, kutime du truoj estis boritaj en ĉiu kaj oni vendis ilin al al pilgrimuloj ĉe la bazaro norde de la enirpordo de la katedralo. La konkojn oni portis antaŭe surĉapele kaj ofte entombigis ilin kun la pilgrimulo.
Alia pilgrimvojo iris de Sevilo al Santiago, la tiel nomata Ruta de la Plata (arĝenta vojo). Ĝi iris laŭ la limo al Portugalio tra Ekstremaduro kaj estis konstruita de la romianoj antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj. La Maŭroj nomis ĝin "Ruta Bal´latta", kio signifas "larĝa ŝtonita vojo".
[redaktu] Vidindaĵoj
Vidinda estas la katedralo kun ĝiaj relikvoj. La fronta muro de la katedralo troviĝas sur la hispanaj moneroj (0,01 € ĝis 0,05 €).
Apud la katedralo troviĝa la 'Hostal de los Reyes Católicos', kiu ekde 1499 estas reĝa hospico por akcepti vojaĝantojn. Nuntempe ĝi estas unu el la plej famaj kaj luksaj Parador-hoteloj. La hotelo estas unu el la plej malnovaj de la mondo. Troviĝas en ĝi kvar belegaj klostroj, elegantaj ĉambroj kaj ĉambregoj kaj granda festsalono.
Tre vidinda estas la tuta de UNESKO protektita malnova urbocentro, kiu kun la katedralo kaj la jakoba vojo estas monda heredaĵo.
La plej viva strato de la urbocentro de Santiago estas la Rúa de Franco, kiu rekte kondukas al la katedrala placo. Tie troviĝas multaj multkostaj restoracioj, kiuj proponas galegiajn specialaĵojn (Pulpo cocido, Vieira ktp.).
De la katedralo, laŭ la Rúa de Franco oni eliras la urbocentron kaj maldekstre, laŭ la Praza de Galicia (kie troviĝas informejo) oni atingas la novan urbon. Dekstren oni atingas la Alameida aŭ Parque do Ferradura, de kie ebligas ĝui belan vidon de la malnova urbocentro kaj la katedralo. Sub la ombro de la arboj okazis ĝis la dua duono de la 20-a jarcento la tradicia bestbazaro.
[redaktu] Fotogalerio
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.santiagodecompostela.org
- http://www.auditoriodegalicia.org
- http://www.crtvg.es/camweb/camweb.html
- Turismoficejo de Santiago de Compostela
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.