Sankta Kolumba
El Vikipedio
Sankta Kolumbao (naskita la 7-an de decembro 521, mortinta la 9-an de junio 597) estis Irlanda misiisto, kiu helpis la rekristanismiÄon de Skotlando kaj norda Anglujo.
Li naskiÄis en Gartan, proksime al Lough Gartan (Donegal). Li monaÄ¥iÄis kaj nelonge poste iÄis sacerdoto. LaÅtradicie, ĉirkaÅ 560 li disputis kun Sankta Finnian, al kiu inter ili apartenas kopio de psalmaro. Tiu disputo eĉ kondukis al batalo en 561, dum kiu multaj mortis. Kiel puno de tiuj mortoj, oni taskis al li fari tiom da konvertoj, kiom mortis pro li. En 563 li faris monaÄ¥ejon en la insulo Iona okcidente de la Skotlando, kiu iÄis lia bazo por lia misiado en tiu lando.
Oni havas multajn legendojn pri liaj mirakloj dum la konverto de la popolo pikta de tiu epoko. Inter iuj estas la plej malnova citaĵo pri la monstro de Loch Ness (Loĥ-Nes), kiun Sankta Kolumbao venkis per la signo de la kruco.
La festotago de Sankta Kolumbao estas la 9-a de Junio. Kun Sankta Patriko kaj Sankta BriÄido li estas unu el la tri patronoj de Irlando.