Steven Spielberg
El Vikipedio
Steven SPIELBERG (naskita la 18-an de decembro 1946 en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro. Li estas la plej finance sukcesa reĝisoro, kaj gajnis diversajn filmpremiojn.
Li unue verkis aventurajn filmojn, ekz Jaws (Makzeloj) pri granda blanka ŝarko ; E.T. pri eksterterano ; filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. Poste li ekverkis filmojn pri gravaj temoj, inkluzive Schindler's List (Listo de Schindler) kaj Saving Private Ryan (Savante soldaton Rajan) pri la Dua mondmilito, Munich (Munkeno) pri terorismo, Amistad (Amikeco) pri sklaveco; ktp.