Stille Nacht
El Vikipedio
Stille Nacht estas unu de la plej popularaj Kristnaskaj kantoj en la mondo. Oni kredas ke ĝi estis tradukita en pli ol 300 lingvojn.
Ĉirkaŭ 1816 la aŭstria pastro Josef Mohr germane skribis la tekston de poemo, kies originala komencverso estis Stille Nacht, heilige Nacht (Malbrua nokto, sankta nokto). En decembro 1818 la orgeno en la preĝejo de Patro Mohr paneis. Li bezonis kanton por la Kristnaska meso kaj petis lernejestron Franz Gruber komponi gitaran melodion por "Stille Nacht".
Preskaŭ unu jarcenton poste, en 1914, dum Kristnaska militpaŭzo en la Unua mondmilito, kaj la anglaj kaj la germanaj soldatoj samtempe kantis "Sanktan Nokton" en siaj propraj naciaj lingvoj.
[redaktu] Esperantaj tradukoj
Ekzistas pli ol dek esperantaj tradukoj de Stille Nacht; jen unu esperanta traduko de Sankta Nokto fare de nekonata tradukinto:
- Paca nokt', sankta nokt',
- Brila lum' sur la mont';
- Jen la Infano kun ama Patrin';
- Dolĉe Ŝi flustras lulante Lin,
- "Dormu en ĉiela trankvil',
- Dormu en ĉiela trankvil'."
- Paca nokt', sankta nokt',
- Tremas ŝafistoj pro la vid';
- Gloro fluas en fora ĉiel';
- "Haleluj'" kantas ĉiu anĝel',
- "Venis Kris', la Savanto,
- Venis sanktega hel'!"
- Paca nokt', sankta nokt',
- Dia fil', pura bril';
- Am' radias de sankta mien';
- Jen tagiĝ' de savanta ben'
- Pro naskiĝ' de l' Sinjoro,
- Pro naskiĝ' de l' Sinjor'.