Surinamo
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Gvajanoj > Surinamo
Suriname. Regno en Suda Ameriko.
- Landkodo: SR.
- E-nomo: Surinama Respubliko.
- Nacia nomo: Republiek Suriname.
- Areo: 169.820 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ronald Venetiaan (1996).
- Ĉefurbo: Paramaribo (290 mil).
- Adm. divido: 9 provincoj.
- Loĝantaro: 410 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: nederlanda.
- Eksporto: baŭksito, aluminio, rizo, banano, lignaĵo.
- Pokapa GNP: 880 $.
[redaktu] Historio
Ĝi estis kolonio de Nederlando kun nomo Nederlanda Gvajano, post Traktato de Breda, kiu solvis la 2-an Anglan-Nederlandan Militon. Tamen jam estis nederlandaj komercistoj en la lando.
Ekde 1954 Surinamo havis aŭtonomion, kaj en 1975 ĝi iĝis sendependa ŝtato. Fortaj ligoj kun Nederlando plu konserviĝas: i. a. multaj surinamanoj venas al Nederlando por labori kaj havi pli bonan vivon.
[redaktu] Lingvoj
Estas pluraj kreolaj lingvoj krom la oficiala nederlanda.
La plej uzata interlingvo estas: Sranan tongo.
Aliaj lingvoj:
- Sarnami Hindi
- Java
- Saramaka
Ŝtatoj en Sudameriko |
---|
Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo |
Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gviano (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita) |