Ulan-Batoro
El Vikipedio
Ulan-Batoro (Ulaanbaatar Choto, mongole; ĝis 1924 Urga) estas la ĉefurbo de Mongolio. Ĝi situas nordokcidente en Mongolio, ĉe la bordo de la rivero Tuul, en la valo de la montaro Bogdo Uul.
Loĝantaro: 840.000 (2002)
La urbo estis fondita en 1639 kiel Urga, ĝi prosperis en la 1860-aj jaroj kiel komerca centro inter Rusio kaj Ĉinio. Mongolio deklaris en 1911 sian aŭtonomion kaj en 1924, kiam la urbo iĝis la ĉefurbo del a Mongolia respubliko, la nomo estis ŝanĝita al Ulaanbaatar (ruĝa heroo en la mongola lingvo) honore al la nacia heroo Sukhbaatar, kiu liberigis Mongolion de la Ĉinia povo kaj invitis la Ruĝan Armeon de Sovetunio. Lia statuo staras en centro de Ulan-batoro
La urbo havas trajnan konekton al Moskvo per la Tra-Siberia Fervoj(lini)o kaj ankaŭ al Pekino.
[redaktu] Gravaj vidindaĵoj
- Gandan-monaĥejo
- Lama-monaĥejo
- Suche-Baatar-Placo
- Palaco de Bogd Khan
- Memoraĵo de Ĝingis-Kan
La areo de la urbo estis ĉefripozejo de la khalkha-mongola Geresenjhe Batur, kiu tie establis en 1513 la "granda khalkha-hordo"-n. Li ricevis la honornomon de "Ulaanbaatar Choto".
[redaktu] Partneraj urboj
- Tjanĝino, Ĉinio
- Tajpeo, Tajvano
- Seulo, Suda Koreio
- Denver (Colorado), Usono
- Gold Coast (Queensland), Aŭstralio