Vakcino
El Vikipedio
Vakcino estas substanco, injektebla aŭ trinkebla, estiganta ĉe la organismo imunecon kontraŭ iu mikroba aŭ parazita malsano. Vakcino prezentas aŭ mortigitajn mikrobojn aŭ senfortigitan mikroban toksinon.
Bovina aŭ Jenera vakcino estas antivariola likvo el la pustuloj de mamoj de bovinoj, trafitaj de pokso.
Pasteŭra vakcinado estas vakcinado per senfortigitaj kultivaĵoj, ekz. antiantraksa vakcinado.