Vintraj Cikloj
El Vikipedio
La Vintraj Cikloj estis fama internacia prelegserio organizita de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en la periodo 1973-1981.
La cikloj estis iniaciatitaj de Jo Haazen celante altiron de konataj, famaj, eksterlandaj esperantistoj, kiujn La Verda Stelo invitas al Antverpeno por paroladi.
Ĝi igis kompleta sukceso; ne nur pro la internaciaj kontaktoj aŭ rilatoj, sed ankaŭ pro la financa subteno de la ministerio pri kulturo, kiu subvenciis la vojaĝkostojn de la eksterlandanoj, kaj pro la subteno de la urbo Antverpeno kiu ĉiujare per granda afiŝo apud la centra stacidomo anoncis la prelegojn.
Jen superrigardo pri la longa vico de gastoj kaj iliaj prelegoj:
Enhavo |
[redaktu] 1973-1974
- D-ro John C. Wells (Britio): Lingvo kaj Eŭropaj Problemoj
- Jean Thierry (Francio): Evoluaj Paŝoj de la Esperanto-Literaturo
- D-ro Eddy Frederickx (Belgio): Simileco kaj Diverseco en la Lingvaro
- Simon Aarse (Nederlando): Lingvo kaj Realo
- D-ro Pol Denoël (Belgio): Stranga Malsano: Toksoplasmozo
[redaktu] 1974-1975
- A. Middelkoop (Nederlando): La Romano en la Naciaj Lingvoj kaj en Esperanto
- M. Ries (Luksemburgio): La Historio de Eŭropo
- Fernand Roose (Belgio): La Spirito de la Renesanco
- Luc De Marré (Belgio): La Homo en la Horoskopo
- Eskil Svane (Danlando): Danlando
[redaktu] 1975-1976
- Eskil Svane (Danlando): Vivo kaj Verko de H.C. Andersen
- A. Philip (Kanado): Kanado kaj Brita Kolumbio
- L. Rigouts (Belgio): Portugalujo, lando de beleco
- F. Goeman (Belgio): La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
- Akiko Nagata (Japanio): Japanujo
[redaktu] 1976-1977
- D-ro Wim M. A. de Smet (Belgio): La minacataj marmamuloj
- D-ro Albert Goodheir (Britio): Skotlando
- D-ro Humphrey R. Tonkin (Usono): La angla literaturo
- Jo Haazen (Belgio): Vivo kaj Konceptoj de Rudolf Steiner
- Uwe Joachim Moritz (Germanio): Vaskoj kaj Katalunoj, du luktantaj popoloj
[redaktu] 1977-1978
- Fernand Roose (Belgio): La Epoko de Rubens
- D-ro Ed Borsboom (Nederlando): Vivo de Lanti
- Hansjörg Kindler (Luksemburgio): Lingvaj Problemoj en la oficiala Eŭropo
- Gian Carlo Fighiera (Italio): La Infero laŭ Dante I
- Gian Carlo Fighiera (Italio): La Infero laŭ Dante II
- D-ro Pol Denoël (Belgio): La Tripiedo de la Medicino
- Ada Fighiera Sikorska (Pollando): Henryk Sienkiewicz, pola Nobelpremiito pri Literaturo
[redaktu] 1978-1979
TEMO: EDUKADO
- Eliza Kehlet (Danlando): Internacia edukado en la familio
- D-ro Helmar Gunter Frank (Germanio): Kiel plisciencigi la pedagogion?
- D-ro Albert Goodheir (Britio): La skotaj poetoj de Kvaropo
- Ursula Grattapaglia (Brazilo): Bona Espero
- D-ro Ed Borsboom (Nederlando): Vivo de la pedagogo Andreo Cseh
- Audrey Childs-Mee (Nederlando): Esperanto-instruado kaj la Cseh-metodo
[redaktu] 1979-1980
TEMO: ESPERANTO EN LA LITERATURO
- Teatro Esperanto de Parizo (Francio): La Fatomaŝino de J. Cocteau
- Giorgio Silfer (Svislando): La Kulturaj Fontoj de la Esperanto-Literaturo
- Olivier Tzaut (Svislando) (trubaduro): Internaciaj Popolkantoj
- Petro de Smedt (Belgio): La Nederlanda Literaturo en Esperanto-traduko
- Charles Power (Usono): La originala Romano en Esperanto
- D-rino Marjorie Boulton (Britio): Enkonduko en la Esperanto-poezion
[redaktu] 1980-1981
TEMO: LA PACIDEO
- Fernand Roose (Belgio): La Pacideo en la Historio
- D-ro Renato Corsetti (Italio): Justeco kiel Kondiĉo por Paco
- Stefan MacGill (Nov-Zelando): Armado kaj Malarmado
- Anna Brennan (Britio): Pacaj Sinjorinoj
- Stefan Maul (Germanio): La Pacideo kaj la lastaj Papoj
Ekde 1981 la tradicio daŭriĝis sub la nomo „Internaciaj Vesperoj". Pro la posedo de propra domo, la eblecoj fariĝis pli grandaj. Tial la Estraro decidis inviti eksterlandan gaston en ĉiu monato de septembro ĝis junio. Sekve la antaŭa titolo „Vintra Ciklo" ne plu taŭgis.