Alexander Graham Bell
El Vikipedio
Alexander Graham BELL (naskiĝis la 3-an de marto 1847, mortis la 2-an de aŭgusto 1922) estis la inventinto de la unua bone funkcianta telefono.
Li naskiĝis en Edinburgh, Skotlando. En la jaro 1870 li elmigris al Kanado kaj jaron poste al Usono. Ekde 1882 li estis usona civitano.
La unua tre primitiva telefono estis inventita de la germana fizikisto Philipp Reis en la jaro 1861. Bell, kiu cetere estis fiziologo pri la homa voĉo kaj instruisto pri la gesta lingvo (lia patrino estis surda), plibonigis ĝin tiamaniere, ke la parolado povis esti transdonata en bone komprenebla kvalito. Sian telefonon li prezentis en la jaro 1876: Je la 10-a de marto li unuafoje telefonis kun sia kolego, Thomas A. Watson, sidanta en la apuda ĉambro.
Bell krome inventis ilon por mezuri la aŭdkapablon, ilon por lokigi metalajn objektojn en la homa korpo, cilindron por registri sonojn kaj diversaĵojn por la aviadtekniko. Li mortis en Baddeck, Nova-Skotio, Kanado.