Vincent van Gogh
El Vikipedio
Vincent VAN GOGH [van Ĥoĥ] (30-a de marto 1853 - 27-a de julio 1890) nederlanda pentristo, kiu havis grandan influon al la pentrado de la dudeka jarcento. Konforme al nederlanda tradicio li montris ordinarajn objektojn tra la riĉeco de lum-ludo. Dormejo en Arles, Cigana tendaro. Frua periodo de lia arto estas transiro de realismo al ekspresionismo. En la jaro 1886 li translokiĝis al Parizo, kie li sub la influo de impresionismo kaj japana grafiko pliheligis sian paletron kaj riĉigis fakturon.
En 1888 li translokiĝis al Arles, kie li aktivis en la kreado de komunumo de artistoj, "Studio de Sudo". Li loĝis kelkajn monatojn kun Paul Gauguin. La du artistoj vivis kune kaj pentris la samajn objektojn. Gauguin revenis al Parizo post duona jaro. La unika, propra stilo de Van Gogh stabiliĝis en Arles. Karakterizaj trajtoj estas vivaj koloroj, kun preferado de flaveco kaj dika tavolo de farbo.
Liaj vivo kaj biografio estas konataj ĉefe danke al la leteroj, kiujn li interŝanĝis kun sia frato Theo. Dum preskaŭ la tuta vivo Van Gogh suferis pro mensmalsano, kiu finfine kaŭzis serion de sinvundetoj (ekzemple, li fortranĉis sian orelon) kaj memmortigon en julio 1890.
Lia fora posteulo estis Theo van Gogh, kiun oni murdis en 2004.
Famaj pentraĵoj: Sunfloroj (kelkaj bildoj), Nokta Kafejo en Arles, Memportreto, Ĉambro de Vincent, Malnovaj ŝuoj, Stelplena nokto, Malliberuloj dum la promeno
[redaktu] Ekstera ligilo
- Van Gogh Museum, Amsterdam
- Oficiala retpaĝo de la Muzeo Van Gogh en Amsterdamo}} (en Esperanto!
- Artgalerio - Vincent van Gogh
- Czar, Pentroarto: La fino de Vincent van GOGH el Monato (gazeto) (2003/10, p. 18)
- Vincent van Gogh's Letters
- All of van Gogh's work