Aosta Valo
El Vikipedio
Aosta Valo Valle d'Aosta |
|
kodo: | VAO |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 3.262 km2 |
Ĉefurbo: | Aosto |
Loĝantaro: | 119.548 loĝ. |
Loĝdenso: | 37 loĝ./km2 |
Provincoj: | sen provincoj |
Komunumoj: | listo de 74 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 02 |
Presidanto: | Luciano Caveri 4/4/2005 |
Retpaĝo: | oficiala paĝo |
Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [vàlle daòsta], france Vallée-d'Aoste [valé dòst], aostvale Val d'Ota [valdòta]) estas regiono en nordokcidenta Italujo, ĉe la francuja kaj svislanda limoj. Temas pri alpa lando: ĝies plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.
La aostvalanoj parolas plejmulte la franc-provencan dialekton valdôtain. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.
Ĉefurbo: Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [òst], aostvale Ota [òta]).
En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj (Champoluc [ŝaηpolü'k], Courmayeur [kurmajö'r], Cervinia-Breuil [ĉervínja-bröjj].
En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭe en 25 aK. Poste ĝi estis regata de Gotoj, Lombardoj kaj Burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la domo Savoja.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Eŭropo | Italio | |
Abruzo | Aosta Valo | Apulio | Basilikato | Emilio-Romanjo | Friulo-Venecio Julia | Kalabrio | Kampanio | Latio | Ligurujo | Lombardio | Markioj | Moliso | Piemonto | Sardio | Sicilio | Toskanio | Dosiero:Flag of Trentino-Alto-Adige.png Trentino-Supra Adiĝo | Umbrio | Veneto |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |