Trentino-Supra Adiĝo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Trentino-Supra Adiĝo
Trentino Supra Adiĝo Trentino Alto Adige/Südtirol |
|
Dosiero:Flag of Trentino-Alto-Adige.png | |
kodo: | TAA |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 13.619 km2 |
Ĉefurbo: | Trento |
Loĝantaro: | 962.464 loĝ. |
Loĝdenso: | 70 loĝ./km2 |
Provincoj: | Bolzano, Trento |
Komunumoj: | listo de 339 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 04 |
Presidanto: | Lorenzo DELLAI 2003 |
Retpaĝo: | oficiala paĝo |
![]() |
Itale Trentino-Alto Adige [trenTIno-ALto Adiĝe], germane Trentino-Südtirol [trenTIno züttiRO:L], ladine Trentino-Sudtirol [trenTIno sudtiROL]
La regiono Trentino - Supra Adiĝo konsistas, kiel jam sugestas ĝia nomo, el du provincoj: Trentino kaj Supra Adiĝo/Südtirol. Ambaŭn geografie influas la en-montara valo de la rivero Adiĝo (itale Adige, germane Etsch), apud kiu situas la du ĉefurboj Trento kaj Boceno (itale Bolzano, germane Bozen).
Dum ke Trentino estas plejparte itallingva, Supra Adiĝo/Sudtirolo (germane Südtirol) estis tradicie germanlingva kaj ĝis la Unua mondmilito parto de Aŭstrio. Ankoraŭ nun la germana lingvo estas kun-oficiala kaj la hejma lingvo de la pliparto de la loĝantaro (69% laŭ la 2001a nombrado). Krome 4,4% parolas la ladinan.
Tra la adiĝa valo kondukas unu el la plej gravaj vojoj tra la Alpoj, kiu transas ilian supron en la pasejo Brenero (itale Passo del Brennero, germane Brennerpaß), kiu konsistigas la landlimon inter Italio kaj Aŭstrio.
Eŭropo | Italio | ![]() |
|