Batalo ĉe Stalingrado
El Vikipedio
Batalo ĉe Stalingrado | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Granda Patria Milito | |||||||||||
![]() Soldatoj de la 13-a pafista divizio en tranĉeoj |
|||||||||||
|
|||||||||||
Flankoj | |||||||||||
Akso | Sovetunio | ||||||||||
Komandantoj | |||||||||||
Adolf Hitler, Friedrich Paulus | Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov, Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov | ||||||||||
Forto | |||||||||||
1 000 000 viroj | 1 500 000 viroj | ||||||||||
Perdoj | |||||||||||
proksimume 850 000 viroj | 700 000 - 800 000 viroj + 40 000 - 50 000 civiluloj | ||||||||||
{{{notoj}}} |
Batalo ĉe Stalingrado (1942-1943) prezentas komune kun batalo antaŭ Moskvo (1941) kaj batalo en Kurska arko (1943) la plej grandan kaj decidan kunpuŝiĝon en orienta batalfronto. La giganta batalo estis gvidata je ĉefa urbo en regiono ĉirkaŭ rivero Volgo - Stalingrado (hodiaŭ Volgogrado) kaj Ruĝa Armeo fine ĉirkaŭigis en ĝi kaj poste tute neniigis la 6-an armeon de marŝalo Paulus kaj senigis Wehrmacht-on de tiom ampleksaj materialaj kaj homaj fortoj, ke ĝi jam ne plu kapablis rekonsciiĝi. La paso de la tuta batalo estis tre notita per intervenoj de Adolf Hitler, kiu estis fascinita per imago de konkero de la urbo portanta nomon de lia kontraŭulo kaj je longo li malfeliĉe intervenis en direktadon de la operacoj. Ruĝa Armeo, elvipita per indigno super la barbara konduto de la germanaj taĉmentoj en Rusio kaj laboro de agentoj de NKVD, kiuj ricevis ordonon pafmortigi ĉiun, kiu forlasus la urbon fuĝante malantaŭ Volgon, furioze defendis la urbon kapablante teni sin sur malgranda peco de tero proksime de la rivero, subtenata de grandega kvanto de kanonoj dislokigitaj sur alia riverbordo. Dum militantoj de Akso sinsekve, domo de la domo, okupis kaj purigis Stalingradon, Ruĝa Armeo translokigis al Stalingrado ĉiujn taĉmentojn malhaveblaj aliloke en la batalfronto kaj ankaŭ fortojn el Siberio kaj la 19-an de novembro 1942 ĝi komencis operacon Uranio - ĝi forbalais la rumanajn, hungarajn kaj italajn taĉmentojn troviĝantaj sur aloj de la 6-a armeo kaj ĉirkaŭigis ĝin en la urbo.
[redaktu] Vidu ankaŭ