Edgar Allan Poe
El Vikipedio
Edgar Allan Poe | |
---|---|
Usona verkisto | |
Naskiĝo | 19-a de januaro 1809 Bostono, Masaĉuseco, Usono |
Morto | 7-a de oktobro 1849 Baltimore, Marilando, Usono |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Edgar Allan POE estis aŭtoro de poeziaĵoj, romanoj kaj rakontoj. Siajn unuajn poemojn li verkis kiel soldato. Post fiaskoj en la Universitato de Virginio (ĉefe pro troa alkoholkonsumo) kaj en la Militakademio de West Point (pro sia ribelema karaktero) li fine decidis dediĉi sin plene al la verkado. Plej famaj ĝis nun estas liaj hororaj rakontoj kaj lia tiutempe tute nova formo de krimliteraturo, kiu poste influis i.a. la aŭtoron Arthur Conan Doyle.
Enhavo |
[redaktu] Famaj verkoj :
- Tamerlane and other poems (1827)
- Poems (1931)
- The Narrative of Arthur Gordon Pym (1838)
- Ligeia (1838)
- The Fall of the House of Usher (1839)
- The Murders in the Rue Morgue (1841)
- The Gold Bug (1843)
- The Raven and Other Poems (1845)
[redaktu] La Mistera Poe-Tostulo
Ĉiujare, okazanta dum la datreveno de la nasko de Poe, mistera viro, konata kiel "Poe Tostulo," aperas ĉe la tombo de la aŭtoro, kaj postlasas 3 rozojn kaj duon-botelon de konjako.
Ekde 1949, mistera, nekonata, nigra-vestita viro ŝtele eniras tombejon kaj ofertas siajn donacojn al la fama aŭtoro.
Personoj kunvenas ĉe la apuda Poe Domo kaj Muzeo ("Poe House and Museum") kaj atendas la revenon, sed neniu konas, kiu estas la stranga vizitanto.
TTT-ejo: http://www.eapoe.org/balt/poegrave.htm
[redaktu] En Esperanto aperis:
- La puto kaj la pendolo : rakonto el la Hispana Inkvizicio / Esperantigita de Alex. Pride. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. -23 p.
- La falo de Uŝero-domo : novelo / Esperantigis Edwin
Grobe. - Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. - 16 p. Originalo: The fall of the house of Usher
- Alia traduko, La falo de la domo Usher: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7087
- Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago / El la
angla originalo trad. A. Frank Milward. - Leipzig: Hirt, 1924. - 80 p. - (Internacia Mondliteraturo ; 13)
- La sonoriloj ; La korvo ; Annabel Lee En: Tutmonda sonoro / eldonita de: Kalocsay Kálmán. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio. - (Serio Oriento - Okcidento ; 17) Vol. 2. p.442 - 449 ISBN 963-571-077-1
- Poemo "La Korvo" http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/Korvo.html
Vidu ankaŭ: http://butler.esperanto-gb.org/butler.cgi?v=poe;k=a
[redaktu] Rete legeblaj verkoj: