Esperanto-teatro
El Vikipedio
La unua teatra prezentado en Esperanto okazis la 27-an de septembro 1896 en Smolensk, kie junaj esperantistoj ludis komedion „Unua brandfaristo“ de L. Tolstoj, tradukitan de A. Burenkov. Tio estis nur komenco primitiva.
Serioza prezentado de teatraĵoj en Esperanto komenciĝis en 1905, kiam dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto sep diversnaciaj amatoroj ludis „La edziĝo kontraŭvola“ de Molière. La ĉefa kaj preskaŭ unusola ebleco por prezenti teatraĵojn en Esperanto restis daŭre la Universalaj Kongresoj, kie oni ludis ofte ankaŭ profesiaj aktoroj diversspecajn teatraĵojn, kiujn la multnacia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiam kun granda entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj esperantlingvan programon, havis nur efemeran vivon. Sur la tereno de la perradia teatraĵo signas promesplenan iniciaton Trakt, la aktorgrupo ĉe Radio Brno.
Enhavo |
[redaktu] Ensembloj
- Bulgara Esperanto-Teatro
- Drama grupo de Studenta esperanta klubo, Zagrebo
- Espero el Varsovio
- Fia koincido
- Internacia Arta Teatro (IAT)
- Kallima
- Kia koincido
- La Krizalido
- Pola Esperanto Teatro (PET)
- Sankt-Petersburga Esperanto-teatro
- Teatra Trupo de Tuluzo
- Teatro Esperanto de Parizo
- Torina Nova Trupo
- Verda Ĉaro de Julio Baghy
[redaktu] Esperanto-aktoroj
Georgina Almanza - Julio Baghy - Zbigniew Dobrzyński - Jerzy Fornal - Jana Flego - Srdjan Flego - Jadwiga Gibczyńska - Walter Hebert - Vida Jerman - Arno Lagrange - Kalina Pieńkiewicz - Saša Pilipović - Mihály Sárossy - Antonín Seemann - Eva Seemannová - Solen'
[redaktu] Kabaredoj
- La Verda Kato, Parizo, (1920 - 1926), sub la gvido de Raymond Schwartz
- Bolanta kaldrono Parizo, (1936 - 1939), sub la gvido de Raymond Schwartz
- Literatura Mondo, Budapeŝto, (1922 - 1929), sub la gvido de Julio Baghy kaj Mihály Sárossy
- Tri koboldoj, Parizo, (1944 - 1956), sub la gvido de Raymond Schwartz
- La ruza kruĉo, Parizo, (1978 - 1982), sub la gvido de Ĵak Lepŭil'.
[redaktu] Dramverkistoj
Julio Baghy - Marjorie Boulton - Bernard Golden - Paul Gubbins - Emilija Lapenna - Julian Modest - Giorgio Silfer - Sándor Szathmári