Frato Roger
El Vikipedio
Roger Louis SCHUTZ-MARSAUCHE (Frato Roger [elparolu : roĵe] aŭ Frère Roger en la franca) naskiĝis je la 12-a de majo 1915 en Provence (Vaud [prononcu Vo] / Svislando) kaj mortis je la 16-a de aŭgusto 2005 en Taizé [prononcu Teze] (Bourgogne / Francio). Li estas la fondinto de la Taizé-Komunumo, kristana kunularo.
Enhavo |
[redaktu] Lia vivo
1940: juna Sviso, 25-jaraĝa, kies patrino estis de franca deveno, precize el la regiono Bourgogne [Burgonjo], decidis vivi en Francio, tiutempe okupita far la nazioj. "El Ĝenevo, mi iris bicikle Francien, kaj serĉis domon por tie preĝi, por tie akceptadi homojn kaj por estigi, iun tagon, tiun kunularan vivadon." Li elektis malgrandan vilaĝon en Burgonjo, nome Taizé, kie la loĝantaro lin varme akceptis, por vivi. Tie li iom post iom kreis unu el la plej alte taksataj kaj influaj ekumenaj kristanaj organizoj, la Komunumo de Taizé.
[redaktu] Lia morto
Li mortis en Taizé, je la mardo, 16-a de aŭgusto 2005, tuj post la 20-a kaj duono; li estis murdata de rumana ŝtatanino 36-jaraĝa dum la komuna preĝado. La agreso (tri frapoj per tranĉilo en la gorĝon kaj al la ŝultro) okazis dum la vespera preĝo, kiam proksimume 2500 gejunuloj ĝin partoprenis. Multaj el ili paŭzis en Taizé, survoje al la Monda Junulara Tago en Kolonjo. La murdintino (Luminiţa Roxandra SULCAN) aĉetis la tranĉilon jam antaŭ la ago en Cluny [Klüni], do ŝi ŝajnas esti planinta la fiagon. Ŝi estas skizofrenia kaj aperas sur la listo de la rumana Menshigienia Ligo.
La funebraĵo okazis je la 23-a de aŭgusto 2005. Horst Köhler, la prezidento de la Federacia Respubliko Germanio kaj Nicolas Sarkozy, franca ministro de la enlandaj aferoj, do ankaŭ de la kultoj, ĉeestis la ceremonion samkiel reprezentanto de la rumana registaro. La kunularo kaj amikaro de Frato Roger, inter kiuj troviĝis Jean-Marie Lustiger, antaŭe ĉefepiskopo de Parizo, partoprenis la diservon en la grandega preĝejo el ligno en Taizé, dum ankaŭ miloj da fideluloj ĉeestis ĝin dank'al ekranego ekstere de la preĝejo. Walter Kardinalo Kasper, la prezidanto de la Vatikana Koncilio por la unuiĝo de la kristanaro, kiu kuncelebris la diservon kune kun kvar aliaj pastroj de Taizé, diris dum la homelio : "Jes ja, la printempo de la ekumenismo floris sur la monteto de Taizé." Krom la religiaj dispartigoj, frato Roger ankaŭ abomenis la dispartigon inter riĉuloj kaj povruloj. "Ĉiuj formoj de maljusteco aŭ neglekto faris lin tristega" diris Kardinalo Kasper. Prioro Alois Leser, katolika pastro el Germanio kaj posteulo de Frato Roger, preĝis pri la pardono: "Kun Kristo sur lia kruco, ni diras al Vi, Patro, pardonu al ŝi, ĉar ŝi ne scias, kion ŝi faris."
[redaktu] La posteulo
La posteulo de Roger kiel estro de la Taizé-komunumo nomiĝas Frato Alois LESER: li estas katoliko kaj germano. Frato Roger mem nomumis lin antaŭ kelkaj jaroj.
[redaktu] Libroj
- Vivre l'aujourd'hui de Dieu (1960)
- L'unité espérance de vie (1962)
- Dynamique du provisoire (1965) ISBN 2020045699
- Unanimité dans le pluralisme (1966)
- Violence des pacifiques (1969)
- Ta fête soit sans fin (1971)
- Lutte et contemplation (1973)
- Vivre l'inespéré (1974)
- Étonnement d'un amour (1979) ISBN 2850401420
- Passion d'une attente (1985) ISBN 2020089483
- Fleurissent tes déserts (1987) ISBN 2020096137
- Son amour est un feu (1988) ISBN 2850400831, ISBN 2850400939
- Amour de tout amour (1990) ISBN 2850401072
- En tout la paix du coeur (1998) ISBN 2259183891
- Les Sources de Taizé (2001) ISBN 2850401870
- Dieu ne peut qu'aimer (2001) ISBN 2850401943
- Pressens-tu un bonheur ? (2005) ISBN 2850402273
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.taize.fr Retejo de la Komunumo de Taizé
- http://www.timesonline.co.uk/article/0,,3-1739262,00.html Nekrologo de Times (angle)
- Fotoj de la entombigo (itale, angle)